Babice estas municipo etendiĝanta sur ebenaĵo 8 km de urbo Uherské Hradiště en Ĉeĥio, sur la dekstra bordo de rivero Moravo en la norda parto de Malsupramoravia valego. En la okcidenta parto ĝi transiras en regionon de Chřiby, oriente ĝi estas limigita de rivero Morava. Vivas ĉi tie 1 862 loĝantoj (2025).
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1220. Ĝi la jaro 1784 ĝi apartenis al velehradamonaĥejo, kiam la monaĥejo estis nuligita. Sed la unuaj spuroj de la loĝigo devenas jam el la pli frua ŝtonepoko.
En la jaro 1843 kreis la vilaĝon du vicoj de domoj, tra kiu kondukis ŝoseo el Uherské Hradiště ĝis Napajedla, tra la vilaĝo ankaŭ kondukis Fervojo de Ferdinand.