Bystřička

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bystřička
germane Klein Bistritz
municipo
Akva rezervujo Bystřička
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bystřička
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Vsetín
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Vsetínské vrchy
Rezervujo Akva rezervujo Bystřice
Rivereto Bystřice
Situo Bystřička
 - alteco 380 m s. m.
 - koordinatoj 49° 24′ 56″ N 17° 58′ 13″ O / 49.41556 °N, 17.97028 °O / 49.41556; 17.97028 (mapo)
Areo 9,52 km² (952 ha)
Loĝantaro 1 042 (2023)
Denseco 109,45 loĝ./km²
Unua skribmencio 1647
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 24
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 541711
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bystřička
Retpaĝo: www.bystricka.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Sigelilo de Bystřička
Sigelilo de Bystřička

Bystřička estas vilaĝo situanta en Ĉeĥio en distrikto Vsetín. Vivas ĉi tie 1 042 loĝantoj (2023).

Kiel memstara vilaĝo Bystřička estis unuafoje menciata en 1647, ĝis tiu tempo ĝi estis parto de vilaĝo Růžďka. Ĝi estiĝis sur rojo de samnomata nomo, kiu enfluas en nordokcidenta rando de katastro de la vilaĝo en riveron Vsetínská Bečva. Ĝis duono de la lasta jarcento Bystřička estis karakteriza agrikultura vilaĝo. Pli poste disvastiĝis kelkaj specioj de hejma produktado, tipa por Valaĥio: produktado de poŝtranĉiloj kaj ligna agrikultura ilaro. En 1770 estas menciata sub Klenov minejo por kalkoŝtono. En la jaroj 1908 - 1912 estis konstruita valbaraĵo Bystřička. La valbaraĵo ŝanĝis la vizaĝo de vilaĝo kaj ŝanĝigis ĝin en unu el turismaj centroj de Valaĥio.

Sur montetpinto de Klenov estis trovitaj restaĵoj de pratempaj remparoj. Fine de la 13-a jarcento konstruis sur rokpinto de Klenov sian burgon Freundsberg templanoj, kiu verŝajne apartenis en linion de gardoburgoj. Li estis ligna kaj ĝi situis sur la montetpinto mem. Menciata ĝi estas sole en 1308. La burgo forbrulis kaj konserviĝis neniaj restaĵoj.

Sur la katastro de vilaĝo jam antaŭe situis pereinta kaj dezertiĝinta vilaĝo Svojanov, tiu estis menciata jam antaŭ la jaro 1505 kaj denove aperis ĝin la unua kronikisto de Bystřička Jan Rous. Ankaŭ sur loko de hodiaŭa parto Konvice situadis vilaĝeto, kiu estis neniigita per inundo.

Inundoj[redakti | redakti fonton]

La vilaĝon trafis fine de la 20-a jarcento dufoje grandaj inundoj: en 1996 ĉi tie estis trafluis dekjara akvo kaj en 1997 eĉ centjara akvo. Ambaŭ inundoj faris en la vilaĝo grandajn damaĝojn.

Partnera vilaĝo[redakti | redakti fonton]

Partnera vilaĝo de Bystřička estas slovaka vilaĝo Bystrička.