Růžďka estas vilaĝo en distrikto Vsetín en Ĉeĥio situanta proksimume 6,5 km de urbo Vsetín en Vsetínské vrchy, en profunda valo de rojo. La katastro de la vilaĝo havas areon 18,54 km² kaj 891 loĝantojn (2025). Parto de paŝtistaj loĝejoj, el kiuj hodiaŭ kelkaj kreas por refreŝigejaj servoj, estas disigita en solejoj.
Pri Růžďka, kiu apartenas al la plej malnovaj municipoj de la vsetína senjorujo, ni estas eksciantaj unuafoje al la 24-a de junio 1505 (Ruozdczka). Tiam ĝi estis en landajn tabulojn en Olomouc enskribita kontrakto, kiu estas unua atestanto pri aparteneco de la municipo al la vsetína senjorujo. Al ĝi apartenis ĝis la jaro 1848. En duono de la 17-a jarcento de Růžďka apartiĝis municipo Bystřička. Tra la vilaĝo trafluas rojo Růžďka.