Karolinka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karolinka
germane Karolinenhütte
urbo
Placo kaj urba ofico
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Karolinka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Karolinka
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaroj Vsetínské vrchy, Javorníky
Naturmemorindaĵoj Vachalka, Smradlavá, Skálí
Rivero Vsetínská Bečva
Situo Karolinka
 - alteco 483 m s. m.
 - koordinatoj 49° 21′ 04″ N 18° 14′ 14″ O / 49.35111 °N, 18.23722 °O / 49.35111; 18.23722 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Malý Javorník
 - alteco 1 019 m s. m.
Katastro 42,14 km² (4 214 ha) Karolinka
Loĝantaro 2 419 (2023)
Denseco 57,4 loĝ./km²
Fondo 1861 – 1862
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 05
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 542911
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Karolinka
Retpaĝo: www.karolinka.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Karolinka (en traduko Karolinjo) estas urbo en Ĉeĥio situanta en pentrinda valo de rivero Vsetínská Bečva en orienta parto de distrikto Vsetín. En la urbo vivas nuntempe 2 419 loĝantoj (2023). La centro de la urbo situas en supermara alteco 485 m kaj plej alte situanta loko estas Malý Javorník (1019 m). La katastro de la urbo okupas areon 42 km² kaj ĝi estas ĉirkaŭita de norde de montaro Vsetínské vrchy kaj de sude de montaro Javorníky.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hutisko-Solanec, Nový Hrozenkov, Valašská Bystřice kaj Velké Karlovice.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1861-1862 fondis Salomon Reich apud vilaĝo Nový Hrozenkov vitrofarejon, kiun li nomigis laŭ sia duonpatrino Karolinina huť (Gisejo de Karolina). La vitrofarejo funkcias ĝis nun. Loka parto Karolinina Huť la 1-an de januaro 1949 apartiĝis de la patrina vilaĝo Nový Hrozenkov kaj la 21-an de junio 1951 estis la nomo de urbo ŝanĝita je la hodiaŭa Karolinka. La karolina vitrofarejo kun pli ol 140 jara tradicio kreis dum la tutaj jaroj fonton de vivtenado por multaj homoj en la loko kaj en la ĉirkaŭaĵo. La majstreco de ĉi tieaj vitrofaristoj estis kaj estas konata eĉ ekster limoj de Ĉeĥio. La produktojn de la vitrofarejo oni eksportas precipe en Rusion, Japanion, Eŭropon, Usonon, Kanadon kaj Aŭstralion. En la urbo agadas ankaŭ malpli grandaj vitrofarejoj.

Plua simbolo de la urbo estas akva rezervujo nomita Stanovnice, kiu estis konstruita en la jaroj 1977 ĝis 1986.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18690
1880556
1890623
19001 612
19102 024
19212 039
JaroLoĝantoj
19302 113
19502 136
19612 488
19702 652
19802 862
19912 959
JaroLoĝantoj
20012 894
20142 637
20162 567
20172 549
20182 541
20192 528
JaroLoĝantoj
20202 529
20212 458
20222 426
20232 419

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]