Kněžpole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kněžpole (Jiříkov).
Kněžpole
municipo
Kněžpole
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kněžpole
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Uherské Hradiště
Administra municipo Uherské Hradiště
Historiaj regionoj Grandmoravia regno, Moravio
Situo Kněžpole
 - alteco 180 m s. m.
 - koordinatoj 49° 05′ 55″ N 17° 31′ 00″ O / 49.09861 °N, 17.51667 °O / 49.09861; 17.51667 (mapo)
Katastro 9,27 km² (927 ha) Kněžpole u Uherského Hradiště
Loĝantaro 1 071 (2023)
Denseco 115,53 loĝ./km²
Valego Malsupramoravia valego
Unua skribmencio 1220
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 687 12
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0722
NUTS 5 CZ0722 592269
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kněžpole
Retpaĝo: www.knezpole.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Kněžpole estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Zlín, en distrikto Uherské Hradiště. Vivas ĉi tie 1 071 loĝantoj (2023).

Situo[redakti | redakti fonton]

Municipo Kněžpole troviĝas en Regiono Zlín. Ĝi etendiĝas en ampleksa ebenaĵo de Malsupramoravia valego sur maldekstra bordo de rivero Moravo, kiu kreas la naturan okcidentan limon de la municipa katastro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1220.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Arkeologiaj trovaĵoj sur la teritorio de municipo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1967 estis dum terlaboroj sur akvoturo en Kněžpole en profundaĵo 2,5 metroj trovita parto de pelva osto de mamuto. En februaro de 1975 estis dum minado de gruzo el "Kanado" – blinda branĉo de rivero Moravo - elbagrita el profundaĵo 4 metroj fragmento de skapolo de mamuto.

Krom la jam menciita trovaĵo de la mamuta skapolo troviĝis ankaŭ ŝtona hakilbatilo kaj tombo de franka batalanto.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]