Saltu al enhavo

Malsupramoravia valego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malsupramoravia valego
ĉeĥe: Dolnomoravský úval, slovake: Dolnomoravský úval
valego
Belvido el belvedero Travičná
Oficiala nomo: Malsupramoravia valego
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Slovakio Slovakio
Regionoj Sudmoravia regiono Ĉeĥio, Regiono Trnava Slovakio
Historia regiono Moravio
Parto de Sudmoravia baseno
Najbaras kun
Subulaj unuoj Valtická pahorkatina, Dyjsko-moravská niva, Dija-moravia montetaro
Akvejo Moravo, Dijo
Supermara alteco 322 m s. m.
Geologia konsisto sedimentoj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Portalo pri Geografio

Malsupramoravia valego (ĉeĥe: Dolnomoravský úval kaj slovake: Dolnomoravský úval) estas geomorfologia tutaĵo troviĝanta en la plej suda parto de Moravio sur sudoriento de Ĉeĥio (kun transtuŝo en Slovakion), sur suba fluo de riveroj Moravo kaj Dijo. Temas pri plata aŭ nur milde ondiĝinta malaltebenaĵo kun superanta supermara alteco 150–200 metroj. Tio estas ununura terlango de Panona baseno trafanta ĉeĥan teritorion kaj ĝi apartenas en ĝia kadro al la plej varmaj, plej sekaj kaj plej fekundaj regionoj, kun specifa natura flaŭro kaj faŭno (precipe insekto) sur restoj de konservitaj naturaj postenoj.

Loĝantaro kaj historio

[redakti | redakti fonton]

Malsupramoravia valego apartenas al la plej malnovaj setlejaj spacoj sur la ĉeĥa teritorio, ĝi estas do krom esceptoj alte kultura, longtempe intense loĝigita agrikulture eluzata pejzaĝo. La loĝigo estas dokumentita ekde Malfrua Paleolitiko (pavlovieno), en la 9-a jarcento ĉi tie situis kerno de Grandmoravia regno. Ekde tiu tempo ĉiam temis pri slava teritorio, sole al sudokcidento ĉirkaŭ Dijo en malfrua mezepoko disvastiĝs loĝigo germana. En la moderna tempo ĉi tie troviĝas centro de etnografia regiono Moravia Slovakio.

La valego estas proporcie dense enloĝigita kaj estas ĉi tie tipa loĝigo koncentriĝinta en grandajn setlejojn kun kelke da miloj de loĝantoj, malpli grandaj setlejoj aperas nur malofte. La plej grandaj urboj en la valego estas Břeclav, Hodonín kaj Uherské Hradiště (ĉiuj ĉirkaŭ 25 mil da loĝantoj).

La valego havas tradicie grandan transportan signifon (eĉ dank' al ligiteco al Moravia pordego), kondukis tra ĉi tie verŝajne unu el branĉoj de Sukcena Vojo, estis tra ĉi tie kondukitaj la unuaj fervojoj sur la ĉeĥa teritorio kaj nun tra ĝiaj aksoj kondukas la unua kaj la dua fervoja koridoro, aŭtostrado D2 kaj la spina ŝoseo I/55.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]