Saltu al enhavo

Landlimo de Ĉeĥio kaj Slovakio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeĥio kaj Slovakio sur mapo de Eŭropo

Landlimo de Ĉeĥio kaj Slovakio estas ŝtatlimo inter Ĉeĥio kaj Slovakio. Ĝi havas longecon 251,763 km kaj ĝi estas la plej mallonda limo de Ĉeĥio kaj la tria plej longa limo de Slovakio. El nordo ĝi komenciĝas proksime de Hrčava, kie troviĝas trilanda punkto de Ĉeĥio, Pollando kaj Slovakio, kaj ĝi daŭrigas tra sudokcidenta direkto tra Moraviasileziaj Beskidoj, Javorníky kaj Blankaj Karpatoj. Poste ĝi malsupreniras al Malsupramoravia valego, dum kio en tiu ĉi sektro ĝi estas akva limo, ĉar kreas ĝin akva rezervujo Kostolnica, rojo Sudoměřický potok, Kanalo de Baťa kaj rivero Moravo. La limo finiĝas sur kunfluejo de Moravo kaj Dijo, sur trilanda punkto kun Aŭstrio en Dija triangulo.

En sia devena aspekto, el plej granda parto, temis pri landa limo inter Moravio kaj Hungara reĝlando, en la plej suda parto pri landa limo inter Malsupra Aŭstrio kaj Hungara reĝlando, en la plej norda parto inter teŝina parto de Silezio kaj Hungara reĝlando. Malgranda ŝanĝo sur la devena limo okazis ekzemple en loko Kasárne en la jaro 1734. Pli malgrandaj ŝanĝoj okazis ekzemple sur rojo Sudoměřický potok, sur la devena orienta limo de Hodonín kaj sur malsupra fluo de rivero Moravo. Kun la estiĝo de Ĉeĥoslovakio tiu ĉi limo fariĝis la okcidenta kaj la nordokcidenta limo de Slovakio, dum kio ĝia plej suda parto fariĝis plej suda parto de de la orienta limo de Maravio. Enkade de Ĉeĥoslovakio okazis sur ĝi nur etaj ŝanĝoj (ekzemple sur limo inter la moravia municipo Sudoměřice kaj la slovaka urbo Skalica); kelkaj dumtempaj ŝanĝoj okazis en la tempo de ekzistado de Protektorato Bohemio kaj Moravio. Kiel la ŝtalimo la ĉeĥa-slovaka limo estiĝis en la jaro 1993 dum pereo de Ĉeĥoslovakio. En sia nuntempa aspekto ekzistas tiu ĉi limo ekde la 25-a de julio 1997, kiam moravia domaro U Sabotů alfalis al Slovakio, kiu por ŝamĝo perdis sian parton de Sidonie; samtempe okazis rektigo de la limo sur la malsupra fluo de Moravo (ekde tiu tempo la limo kondukas tra ĉi tie tra mezo de reguligata riverfluo de rivero Moravo) kaj al plua vico de pluaj, pli malgradaj ŝanĝoj, dum kio ĝi mallongiĝis el 285 al 251,763 km. Tiun ĉi limon eblas dank' al Traktato de Schengen, same kiel ĉiujn ĉeĥajn limojn, ekde la jaro 2007 libere transpaŝi, jam ekde la jaro 2004 la transiro estis simpligita dank' al membreco en EU.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]