Kvasice
Kvasice | |||
municipo | |||
Placo kaj preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Kvasice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Zlín | ||
Distrikto | Distrikto Kroměříž | ||
Administra municipo | Kroměříž | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Chřiby | ||
Rivero | Moravo | ||
Situo | Kvasice | ||
- alteco | 185 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 14′ 32″ N 17° 28′ 11″ O / 49.24222 °N, 17.46972 °O (mapo) | ||
Katastro | 11,06 km² (1 106 ha) Kvasice | ||
Loĝantaro | 2 196 (2023) | ||
Denseco | 198,55 loĝ./km² | ||
Valego | Supramoravia valego | ||
Unua skribmencio | 1141 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 768 21 | ||
NUTS 3 | CZ072 | ||
NUTS 4 | CZ0721 | ||
NUTS 5 | CZ0721 588644 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Kvasice | |||
Retpaĝo: www.kvasice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Kvasice estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Zlín, en distrikto Kroměříž sur dektra bordo de rivero Moravo kaj surrande de montaro Chřiby. Tra la municipo kondukas ŝoseo II/367 kaj trafluas rivero Morava, en kiun en la norda parto de la municipo ĉe sporta ludejo enfluiĝas akva fluanto Kotojedka. Vivas ĉi tie 2 196 loĝantoj (2023). Najbaraj municipoj de la setlejo estas Tlumačov, Bařice-Velké Těšany, Nová Dědina, Hulín, Střížovice, Karolín, Bělov kaj Otrokovice.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1141.
En la jaroj 1845-1945 tenis la kastelon kaj la urbon familio de Thun-Hohenstein. En la jaro 1902 heredis la senjorujon Jaroslav Thun-Hohenstein, kiu en la kastelo en la jaro 1892 gastigis pentriston Ferdinand Engelmüller. Jaroslav estis bofrato de sekvanto de trono Franz Ferdinand d'Este, kiu ofte veturadis ĝis Kvasice por ĉasadoj.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Lokaj partoj | 1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | 1961 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 | 2011 | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nombro de loĝantoj | parto Kvasice | 1584 | 1788 | 1818 | 1769 | 1767 | 1779 | 2003 | 2185 | 2318 | 2296 | 2314 | 2307 | 2285 | 2253 |
Nombro de domoj | parto Kvasice | 191 | 235 | 254 | 271 | 296 | 312 | 363 | 493 | 509 | 550 | 561 | 662 | 648 | 655 |
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Kastelo Kvasice
- Preĝejo de Ĉielpreno kaj sankta Johano Nepomuka – en placo
- Preĝejo de Ĉielpreno de virgulino Maria – en tombejo
- Kapelo de Virgulino Maria Dolora
- Kapelo de Virgulino Maria Helpantino
- Statuo de sankta Johano Nepomuka
- Paroĥo Kvasice
- Kalvario
Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]
- Marian Karel Ulman (8-an de novembro 1694 Kvasice – 7-an de februaro 1765) – historiisto, premonstrato en olomouca monaĥejo Hradisko
- Jan Wunder (8-an de aprilo 1811 Kvasice – 20-an de julio 1889 Nová Dědina)
- Leopold Josef Hansmann (17-an de februaro 1824 Kvasice – 7-an de julio 1863 Brno), redaktoro, ĵurnalisto kaj verkisto, pli poste li verkis sub pseŭdonomo Antoš Dohnal
- Leo Nagel (15-an de marto 1835 Kvasice – 12-an de aprilo 1891 Šluknov), juristo, verkisto kaj politikisto
- Maximilian von Proskowetz (4-an de novembro 1851 Kvasice – 19-an de septembro 1898 Fort Wayne, Indianao, Usono), agronomo kaj diplomato
- Jaroslav Thun-Hohenstein (23-an de majo 1864 Děčín – 5-an de marto 1929 Děčín), nobelo, politikisto, urbestro de Kvasice
- Emanuel Opravil (28-an de februaro 1933 Kvasice – 22-an de januaro 2005 Opava), paleobotanikisto
- Friedrich von Thun (* 30-an de junio 1942 Kvasice), aktoro
- Michal Pavlata (15-an de julio 1945 Kvasice – 21-an de januaro 2017 Prago), aktoro
Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]
-
Kastelo, hodiaŭ hejmo por senioroj
-
Municipa ofico
-
Tomeja preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
-
Kapelo de Virgulino Maria Dolora, Na Vražisku
-
Eksa vilao de Proskowetz, hodiaŭ hejmo por personoj kun sandifekto
-
Baza lernejo