Saltu al enhavo

Děčín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pri la centra parto de la urbo temas artikolo Děčín I-Děčín.
Děčín
germane Tetschen-Bodenbach
urbo
Děčína kastelo super Elbo en vido el Paŝtista muro
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Děčín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Děčín
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Kanjono de Elbo
Montaro Bohemia mezmontaro, Bohema Svislando, Elba Grejsmontaro
Tipo de urbo Statuta urbo
Riveroj Elbo, Ploučnice
Situo Děčín
 - alteco 135 m s. m.
 - koordinatoj 50° 46′ 25″ N 14° 11′ 46″ O / 50.77361 °N, 14.19611 °O / 50.77361; 14.19611 (mapo)
Areo 118,04 km² (11 804 ha)
Loĝantaro 46 376 (2025)
Denseco 392,88 loĝ./km²
Unua skribmencio 993
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 405 02
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0421
NUTS 5 CZ0421 562335
Katastraj teritorioj 22
Lokaj partoj 35
Bazaj setlejunuoj 71
Partoj de urbo 0
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Katastra mapo de Děčín
Katastra mapo de Děčín
Katastra mapo de Děčín
Vikimedia Komunejo: Děčín
Retpaĝo: www.mmdecin.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Map

Děčín estas statuta urbo Ĉeĥio. Ĝi situas en norda Bohemio, regiono Ústí nad Labem, sur ambaŭ riverbordoj de rivero Elbo, ĉe enfluejo de rivero Ploučnice. Vivas ĉi tie 46 376 loĝantoj (2025).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Těchlovice, Jílové, Dobrná, Hřensko, Heřmanov, Malšovice, Malá Veleň, Dobkovice, Ludvíkovice, Rosenthal-Bielatal, Kurort Gohrisch kaj Reinhardtsdorf.

La vilaĝo ĉe burgejo estiĝis proksimume en la 10-a jarcento, unue Děčín estas menciata en kroniko de Kosmas al la jaro 1128. En la unua triono de la 13-a jarcento estis en herbejo sub la burgo fondita reĝa urbo, sed ĉar endanĝerigis ĝin pluraj inundoj, ĝi estis transloĝigita. Estiĝis la tn. Nova urbo, remparita kaj malfermita per tri pordegoj. Du cent jaroj estis posedantoj Vartemberkidoj kaj dum ilia regado soldataro de urboj el Luzacio la urbon, kio estis reprezalio pro rabemaj vartemberkaj atakoj ĝis Luzacio. En la jaro 1511 Vartemberkidoj vendis la urbon al Mikuláš Trčka el Lípa, post li akiris ĝin Salhausenidoj, ekde la jaro 1628 ĉi tie regis familio Thun und Hohenstein. Dum la tridekjara milito sieĝis Děčínon svedoj, en 1632 pleje eksplodis pestepidemio, en la jaro 1749 forbrulis dum granda incendio 150 domoj. Evoluo de la urbo estis kunigita kun ŝipa trafiko, en la jaro 1841 tra ĉi tie navigaciis la unua vaporŝipo ĝis Dresdeno, en 1851 estis sur la dekstra bordo konstruita fervojo, en la jaroj 18531855 estis konstruita ĉenponto. En la 2-a duono de la 19-a jarcento komenciĝis evolui industrio unue teksa, pli malfrue maŝina kaj nutraĵa.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
186917 492
18805 612
189028 298
19009 698
191010 640
192150 010
JaroLoĝantoj
193012 855
195035 645
196139 375
197044 050
198054 661
199154 341
JaroLoĝantoj
200152 506
201149 106
201450 104
201649 739
201749 521
201849 226
JaroLoĝantoj
201948 809
202048 594
202146 337
202247 029
202347 180
202446 799
JaroLoĝantoj
202546 376

Membrigo de la statuta urbo

[redakti | redakti fonton]

Nuntempe Děčín konsistas el 22 katastraj teritorioj, sur kiuj situas 35 lokaj partoj. Printempe de 2009 estiĝis nova loka parto Chlum el parto Bechlejovic, kiu situis sur katastro Chlum u Děčína.[1]

La lokaj partoj estas numeritaj. Ĝis la jaro 1996 havis numeron XXXIV la parto Děčín XXXIV-Těchlovice (hodiaŭ municipo Těchlovice), ekde la jaro 2009 havas tiun ĉi numeron nove estiĝinta parto Děčín XXXIV-Chlum. Krom Těchlovice antaŭe estis partoj de la urbo ankaŭ nun memstaraj municipoj Kámen kaj Ludvíkovice.[2]

Loka parto Loĝantoj

(2011)[3]

Děčín I-Děčín 4959
Děčín II-Nové Město 6495
Děčín III-Staré Město 3954
Děčín IV-Podmokly 5159
Děčín V-Rozbělesy 364
Děčín VI-Letná 8054
Děčín VII-Chrochvice 1387
Děčín VIII-Dolní Oldřichov 853
Děčín IX-Bynov 3932
Děčín X-Bělá 1023
Děčín XI-Horní Žleb 393
Děčín XII-Vilsnice 286
Děčín XIII-Loubí 205
Děčín XIV-Dolní Žleb 188
Děčín XV-Prostřední Žleb 257
Děčín XVI-Přípeř 143
Děčín XVII-Jalůvčí 571
Děčín XVIII-Maxičky 123
Děčín XIX-Čechy 208
Děčín XX-Nová Ves 204
Děčín XXI-Horní Oldřichov 476
Děčín XXII-Václavov 351
Děčín XXIII-Popovice 193
Děčín XXIV-Krásný Studenec 514
Děčín XXV-Chmelnice 314
Děčín XXVI-Bechlejovice 190
Děčín XXVII-Březiny 1872
Děčín XXVIII-Folknáře 327
Děčín XXIX-Hoštice nad Labem 28
Děčín XXX-Velká Veleň 57
Děčín XXXI-Křešice 776
Děčín XXXII-Boletice nad Labem 4683
Děčín XXXIII-Nebočady 345
Děčín XXXIV-Chlum 66
Děčín XXXV-Lesná 156

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En rokelstaraĵo super kunfluejo de riveroj Elbo kaj Ploučnice elstaras kastelo, konstruita en loko de devena burgo de Premislidoj. Kavaliroj el Bünau lasis en 1573 konstrui renesancan sidejon, plua alkonstruo sekvis post fino de la tridekjara milito dum grafo Maxmilián Thun-Hohenstein. Tiutempe estis konstruita ankaŭ la tn. Longa veturo, kruta alirstrato hakita en la roko. La vojo estas 292 m longa, larĝa ĝi estas 10 m kaj en ambaŭ flankoj ĉirkaŭpremas ĝin muroj altaj 7,5 m. En ties fino staras kastela grenejo. En la 2-a duono de la 17-a jarcento Rozkolora ĝardeno, konstruita Loreta kaj hospitalo. La kastelo estas posedaĵo de la urbo, alirebla estas muzeo kaj Rozkolora ĝardeno.

Vizitinda estas ankaŭ ŝtonponto trans rivero Ploučnice (15641569) ornamita per statugrupo de sanktaj Vito, Venceslao kaj Jan Nepomucký, sub la kastelo estas trans Ploučnice ĉena tabulponteto el 1831, sur pilieroj de la ĉenponto estis en la jaro 1933 konstruita ponto de Tyrš kaj moderna betonponto trans Elbo estis malfermita en 1985. Trans Jílovský-rojo kondukas la tn. Ŝafina tabulponteto el 1620, tra kiu ne povis veturi veturiloj.

En Děčín naskiĝis fondinto de la Sokol-movado d-ro Miroslav Tyrš (18321884). En la ĉirkaŭaĵo de Děčín estas Paŝtista muro, panorama loko kun ŝtona, 13 m alta belvedero. Ni povas veturi supren per lifto en roko, la suba haltejo estas kajo.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Arkivigita kopiaĵo". Kontrolita 2009-09-15.
  2. Historia leksikono de municipoj de Ĉeĥio 1869–2005, II. díl. Praha: Český statistický úřad, 2006. (ISBN 80-250-1311-1). S. 218, 295 kaj 526.
  3. Registro de kalkulaj distriktoj kaj konstruaĵoj. ČSÚ. Alirita 11.12.2015 .