Dobříň

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dobříň
germane Doberschin
municipo
Flag of Dobrin.svg
Flago
Dobrin CZ CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Dobříň
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Roudnice nad Labem
Historia regiono Bohemio
Rivero Elbo
Situo Dobříň
 - alteco 155 m s. m.
 - koordinatoj 50° 26′ 15″ N 14° 17′ 37″ O / 50.43750 °N, 14.29361 °O / 50.43750; 14.29361 (mapo)
Areo 6,05 km² (605 ha)
Loĝantaro 550 (2023)
Denseco 90,91 loĝ./km²
Unua skribmencio 1295
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 411 47
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 564745
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Dobříň
Retpaĝo: www.dobrin.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Dobříň (Dobrĵin) estas vilaĝo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem. La vilaĝo troviĝas ĉe maldekstra bordo de rivero Elbo, proksimume 3 km oriente de Roudnice nad Labem. En la vilaĝo loĝas 550 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1295. La nomo devenas el malnovslava "debř" (malprofunda arbarizita valo). Dum jarcentoj ĝi ŝanĝiĝis al Dobřeň, Dobřin, Dobříň. La vilaĝo dum pli ol 200 jaroj apartenis al posedaĵo de nobela gento Lobkovicoj (ĝis 1848). En la dua duono de la 19-a jarcento la vilaĝo evoluis pro konstruo de fervojtrako Praha - Podmokly (1851). En la jaro 2002 granda inundo damaĝis duonon da vilaĝo.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Naskiĝdomo de ĉeĥa poeto Josef Hora kun memortabulo
  • Vilao de konstrumastro Beno Kabát, en kiu loĝis lia filino - ĉeĥa aktorino Zita Kabátová