Obrnice (germaneObernitz) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Most. Ĝi situas ĉe kunfluejo de riveroj Bílina kun Srpina en supermara alteco 213 m. La municipo situas proksimume 3,5 km oriente de urbo Most sur ŝoseo I/13. Vivas ĉi tie 2 049 loĝantoj (2025).
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1282.
Dum la Dua Mondmilito ĉi tie estis ekde la jaro 1940 militkaptitejoj kaj labortendaroj, en kiuj loĝis granda nombro de fremduloj, kiuj laboris en ĉi tiea brikfabriko, gruzminejo, dum reguligo de vojlinio kaj en agrikulturo.