Hoštka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hoštka (apartigilo).
Koordinatoj: 50°29′13″N 14°20′01″E  /  50.48694°N, 14.33361°O / 50.48694; 14.33361 (Hoštka)
Hoštka
germane: Gastorf
urbo
Flag of Hostka (Litomerice).svg
Flago
Erb Hoštka.png
Blazono
Oficiala nomo: Hoštka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Štětí
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Rojo Obrtka
Situo Hoštka
 - alteco 184 m s. m.
 - koordinatoj 50°29′13″N 14°20′01″E  /  50.48694°N, 14.33361°O / 50.48694; 14.33361 (Hoštka)
Areo 18,79 km² (1 879 ha)
Loĝantaro 1 611 (31.12.2007)
Denseco 85,74 loĝ./km²
Fondo 1266
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 411 72
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 564877
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj sidejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Hoštka
Retpaĝo: www.hostka.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
encentre de la urbo

Hoštka (Hoŝtka) estas urbo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem.

Hoštka troviĝas en fekunda pejzaĝo proksime de la rivero Labe (Elbo). Unua skriba mencio pri la loko devenas el la jaro 1266, kiam ĝin fondis ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a. Ĝis sesdekaj jaroj de 14-a jarcento posedis la urbeton Mikuláš Srša kaj liaj posteŭloj. Dum tiu tempo estiĝis urba malsanulejo kaj gotika preĝejo de Sankta Otmaro.

Fine de 14-a jarcento akiris la urbeton pragaj episkopoj. Laŭ dokumento de episkopo Zbyněk el la jaro 1406 akiris urbanoj de Hoštka plenan liberecon regi sian propraĵon.

Dum husanaj militoj trairis la lokon armeo de militestro Žižka. Tial la urbeto estis damaĝita.

En la jaro 1577 urbon Hoštka akiris imperiestro Rudolfo la 2-a, kies privilegioj kaŭzis grandan ekonomian prosperon. Tiutempe la plej grandan signifon havis ŝtonminado. El la ŝtono oni produktis ŝtontabulojn, kiuj estis eksportataj eksterlanden, ekzemple por Katedralo Sankta Isaako de Sankt Peterburgo, Rusio. Fekundaj kampoj donis sufiĉe da greno, vito, frukto kaj precipe lupolo. De la jaro 1613 okazadis en urbeto foiro trifoje en jaro. Hoštka havis 2 urbajn pordegojn, en kiuj oni kolektadis enirimposton.

En urbeto estadis ankaŭ paperfabriko, kiu en la jaro 1844 tute forbrulis.

Pri graveco de la urbeto atestas ankaŭ la fakto, ke ĝi havis rajton ekzekuti la kondamnitojn.

Dum tridekjara milito (1618-1648) estis la urbeto denove detruita kaj la ĉirkaŭaĵo dezertigita. Tamen fine de la 17-a jarcento Hoštka denove kreskas populacie kaj ekonomie. Firmiĝis metioj kaj gildoj. La preĝejo de Sankta Otmaro estis alikonstruita.

En la jaroj 1735-1737 oni konstruis sur la ĉefa placo barokan kolonon de La plej sankta Triunuo por memorigi grandan incendion. En la jaro 1762 estis finkonstruita baroka preĝejo nomita Ĉieliro de Virgulino Maria.

En Hoštka ĉiam loĝis kune ĉeĥoj kaj germanoj. Germana baza lernejo estis konstruita en la jaro 1821, la ĉeĥa poste.

Per dekreto el la jaro 1853 estis la urbeto altigita al urbo. Tiam ĝi havis pli ol 2300 loĝantoj, la plej grandan nombron en sia tuta historio.

Post unua mondmilito pligrandiĝis en la urbo nombro de germanoj, kiuj ne emis resti en nova Ĉeĥoslovaka respubliko. Sinsekve venis al la urbo pluaj ĉeĥoj kaj jam en la jaro 1919 denove malfermiĝis ĉeĥa lernejo. Poste dum la dua mondmilito ĝi estis denove fermita.

En la jaro 1945 estis la germanoj ellandigitaj. Al iliaj lokoj venis ĉeĥoj kaj slovakoj precipe el orienta parto de lando. La urbo fariĝis vilaĝo. Estiĝis granda agrikultulra kooperativo kaj la kampoj kuniĝis en grandegajn kampegojn. Tio kompreneble havis eĉ negativan influon por naturo, ĉar malgrandiĝis sovaĝa bestaro.

De sepdekaj jaroj la vilaĝo videble disvolviĝas. Estas konstruita nova lernejo, sanitarejo, akvokondukilo kaj kanaliza reto. Post la jaro 1989 estas riparataj kulturaj memoraĵoj, preĝejoj, tombejo eĉ la stratetoj. Al ĉiu domo nun kondukas gaso, telefono, kabla televido kaj kompreneble elektro. Apud la rivereto Obrtka estiĝis fiŝlago, kiu samtempe servas kiel fajroestingista rezervujo.

De la jaro 2006 estas Hoštka denove urbo. Nuntempe en ĝi loĝas 1637 da enloĝantoj (2009).

Unuopaj partoj de la urbo: Hoštka, Kochovice (Koĥovice), Malešov u Hoštky (Maleŝov) kaj Velešice u Hoštky (Veleŝice).