Přestanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 50° 41′ 12″ N 13° 55′ 13″ O / 50.68667 °N, 13.92028 °O / 50.68667; 13.92028 (mapo)
Přestanov
germane: Priesten
municipo
Přestanov kaple.JPG
Kapelo de sankta Antonio de Padovo
Prestanov CZ flag.gif
Flago
Prestanov CZ CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Přestanov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Ústí nad Labem
Administra municipo Ústí nad Labem
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Mosta baseno
Situo Přestanov
 - alteco 220 m s. m.
 - koordinatoj 50° 41′ 12″ N 13° 55′ 13″ O / 50.68667 °N, 13.92028 °O / 50.68667; 13.92028 (mapo)
Katastro 2,04 km² (204 ha) Přestanov
Loĝantaro 423 (2019)
Denseco 207,35 loĝ./km²
Unua skribmencio 1348
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 403 17
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0427
NUTS 5 CZ0427 530620
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Přestanov
Retpaĝo: www.prestanov.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Přestanov (germane Priesten) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Ústí nad Labem. En distanco 3 km okcidente situas urbo Krupka, 8 km sudokcidente statuta urbo Teplice, 8 km okcidente urbo Dubí kaj 10 km oriente statuta urbo Ústí nad Labem. Vivas ĉi tie 423 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1348.

Al memoro de batalo ĉe Chlumec kaj Přestanov, kiu ĉi tie okazis inter la 29-a ĝis la 30-a de julio de 1813, grafo Josef Westphalen lasis en la jaro 1835 enmeti korprestaĵojn de dek mil falintaj soldatoj en amasan tombon en formo de tumulo kun kruco, la plej granda en teritorio de Bohemio, kiu situas en arbaro malantaŭ rusa monumento.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de loĝantoj kaj domoj
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 235 327 317 320 359 312 608 398 390 342 309 219 290 411
Domoj 38 44 45 48 50 51 84 85 81 78 77 76 83 100

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kapelo de sankta Antonio de Padovo
  • soldata tombejo, amasa tombo de dek mil falintaj soldatoj el batalo el la jaro 1813, super la tombejo amasigita tumulo kuun fera kruco
  • Monumento de batalo ĉe Přestanov el la jaro 1836 - obeliskon memore al rusaj soldatoj proponis arkitekto Peter Nobile, antikan helenan figuron de diino Niko reguligis Josef Max kaj por gisfero formigis ĝin skulptisto Kähsmann, same kiel reliefojn de leonoj sur soklo.