Lovosice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lovosice
germane Lobositz
urbo
Urbo Lovosice de sur montopinto Lovoš
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lovosice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Lovosice
Historiaj regionoj
Rivero Elbo
Situo Lovosice
 - alteco 151 m s. m.
 - koordinatoj 50° 30′ 54″ N 14° 03′ 03″ O / 50.51500 °N, 14.05083 °O / 50.51500; 14.05083 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Lovoš
 - alteco 570 m s. m.
Areo 11,89 km² (1 189 ha)
Loĝantaro 8 803 (2023)
Denseco 740,37 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Radobýl
Unua skribmencio 1143
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 410 02
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 565229
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 16
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lovosice
Retpaĝo: www.lovosice.com
Portalo pri Ĉeĥio

Lovosice estas urbo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice regiono Ústí nad Labem troviĝanta sur maldekstra bordo de rivero Elbo proksimume 6 km okcidente de Litoměřice. En la urbo loĝas 8 803 loĝantoj (2023). Al la urbo apartenas estinta vilaĝo Prosmyky.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lukavec, Mlékojedy, Keblice, Lhotka nad Labem, Vchynice, Žalhostice, Sulejovice, Siřejovice, Terezín kaj Píšťany.

La urbo troviĝas sub monto Lovoš (570 m s.m.), kiu fariĝis dominanto de la ĉirkaŭaĵo. El la monto videblas la tuta urbo longa ĉirkaŭ 5 km. Pro tiu ĉi longeco (kaj mallarĝeco) oni diras en Ĉeĥio, ke io estas "longa kiel Lovosice". Plua dominanta monto estas Radobýl (399 m s.m.) sur alia bordo de la rivero. Ĉi tiu regiono estas fama pro kultivado de vito. En la urbo troviĝas precipe ĥemia kaj manĝovara industrio. Lovosice estas ankaŭ grava trafiknodo. En ĝi troviĝas riverhaveno, fervoja stacidomo por 5 trakoj kaj sude de la urbo kondukas aŭtoŝoseo D8 Praha - Dresden.

Historio[redakti | redakti fonton]

La regiono estas setlita de 6-a jarmilo antaŭ nia erao. Post alveno de slavoj ĉi tie estis granda fortikigita foirejo kun komerca haveno. Lovosice estas tial ankaŭ unu el lokoj, pri kiu oni diskutis, ĉu ĉi tie ne situis Canburg, la serĉata frue mezepoka burgejo, kiun ne sukcesis konkeri soldataro de Karolo la Granda. Unua skriba mencio pri la urbo devenas nur el jaro 1143. Post batalo sur Blanka monto (1620) venis al Lovosice multaj germanoj, kiuj rapide akiris plimulton el la loĝantaro. En jaro 1845 damaĝis la urbon granda inundo, kiu tute detruis 12 domoj kaj parte pluajn 58. Dum eĉ pli granda inundo en jaro 2002 estis detruita neniu domo.

En jaro 1850 estis finkonstruita fervojtrako el Prago, kiu pluan jaron daŭrigis al Dresdeno. La unua ĥemia fabriko estis fondita en jaro 1900.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 739
18804 852
18904 838
19005 166
19105 714
19215 643
JaroLoĝantoj
19306 572
19505 708
19618 160
19709 735
198010 449
19919 708
JaroLoĝantoj
20019 312
20168 710
20178 735
20188 772
20198 837
20208 840
JaroLoĝantoj
20218 646
20228 605
20238 803

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Sankta Venceslao el jaro 1745
  • Secesia urbodomo

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]