Alfons Dopsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfons Dopsch
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1868 (1868-06-14)
en Lovosice
Morto 1-an de septembro 1953 (1953-09-01) (85-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo ekonomia historiisto • mezepokisto • socihistoristo • historiisto • universitata instruisto
vdr

Alfons DOPSCH (naskiĝinta la 14-an de junio 1868 en Lovosice, mortinta la 1-an de septembro 1953 en Vieno) estis aŭstra historiisto (mezepokfakulto) kaj diplomatikisto. Nepo lia estis Heinz Dopsch.

Alfons Dopsch; fotis Ferdinand Schmutzer

Vivo[redakti | redakti fonton]

Doktoriĝo lia estis en 1886 ĉe la universitato de Vieno post defendo de la tezo Das Treffen von Lobositz (1756). Inter 1889 kaj 1891 li aktivis ĉe la Instituto pri aŭstria historiesplorado. De majo 1891 anis li ĉe la diplomatika laborantaro por Monumenta Germaniae Historica kiu intencis eldoni la diplomojn de la Karolidoj. Per tio li rapide memklerigis en la dokumentada interpretado. Liaj publikigoj Ausgewählte Urkunden zur Verfassungsgeschichte der österreiĉischen Erblande (1895), Landesfürstliche Urbare Österreichs (1904/10) k.a. montris la altan kvaliton de liaj labormetodoj.

En 1893 li akiris la docentrajtecon akademian en la aĝo de 25 jaroj; en 1898 li fariĝis eksterorda, en 1900 orda profesoro pri historio en Vieno. En 1916/17 li dekanis por la fakultato filozofia kaj en 1920/21 li oltoris. Vokiĝon al Berlino en 1921 li ne sekvis. Jaron pli malfrue fofndis li en Vieno seminarion pri ekonomia kaj kultura historioj. Pensiuliĝo venis en la 1936-a jaro.

Dopsch estis inter la maloftaj germanlingvanoj kiuj flegis kontaktojn kun la Skolo de Analoj el Franclando. Estis tradukitaj liaj ĉefaj verkoj kaj de institucioj el fremdaj landoj li ricevis honorajn membrecojn kaj doktorecojn (ekz. de la praganoj aŭ de la oksfordanoj).

Inter 1908 kaj 1951 Dopsch membris ĉe la Historia landa komisiono de Stirio. De 1909 li membris ĉe Aŭstra Akademio de Sciencoj. En 1949 li fariĝis honora membro de American Historical Association je Vaŝingtono.

Politike Dopsch ĉiam kredis je neceso de kreo de ŝtato de ĉiuj germanlingvanoj kaj havis antaŭjuĝojn kontraŭ slavoj. Ekde la disfalo de Aŭstrio-Hungario li favoris arde unuiĝon de la germanlingvaj partoj de Cislajtio al la Germana Regno. Dopsch membris tiucelen ĉe la societoj Deutscher Klub kaj Deutsche Gemeinschaft.[1]

Tamen frekventis liajn prelegojn ankaŭ multaj socialdemokratoj. Krom Ludo Moritz Hartmann estis li la ununura akademia peranto je historiaj sciencistoj por maldekstruloj.[2] Dum aŭstrofaŝismo oni minacis en 1934 lian maldungon kaj fermon de liaj seminarioj. Tuj Dopsch iĝis membro de Vaterländische Front. Tamen Hans Pernter, ministro pri edukado, antaŭenigis la menciitajn konsekvencojn. Rivaloj de Dopsch ĉeuniversitataj (ekz. Heinrich von Srbik kaj Otto Brunner) ne sukuris al li.

Inter 1933 kaj 1936 Dopsch estis membro de la nacisocialisma porprofesora ligo Nationalsozialistischer Hochschullehrerbund an der Universität Wien.[3] Liaj streboj gajni post Anschluss rekompencon ne sukcesis. Male, li devis forlasi internacian komitaton de historiistoj.

Tamen li eksteraltlerneje kontinuigis siajn kontaktojn kun aliaj fakuloj.[4] Oferton prelegi, kiun peris lia asistantino kaj partnerino Erna Patzelt, li rifuzis. En 1943 oni aljuĝis al li la medalon Goethe-Medaille für Kunst und Wissenschaft, en 1953 la honoran ringon Ehrenring der Stadt Wien. Entombigo lia estis sur la tombejo de la kvartalo Sievering, nun parto de la 19-a urbodistrikto.[5] En 1954 honore nomis oni por li en la 21-a urbodistrikto Floridsdorf la straton Dopschstraße.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La ĉefa esplorkampo de Dopsch estis la frua mezepoko, rilate al aŭstrujaj teritorioj. Kun elirpunkto je teritoria ekonomihistorio Dopsch provis konstrui kontinuon inter antikveco kaj mezepoko. Li kritike priesploris ĉiujn eksplikojn pri la malekfloro de romia civilizo dum la migrado de nacioj. Lia prezento pri ekonomiaj kaj socialaj fundamentoj de eŭropa kulturevoluo (Wirtschaftliche und soziale Grundlagen der europäischen Kulturentwicklung, 1918/20) estas klasika verko ĝis hodiaŭ. Sed malfaciligas la legadon de liaj laboraĵoj polemikaj ekskursoj pri aliaj fakulaj opinioj.[6]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die Landesfürstlichen Urbare Nieder- und Oberösterreichs aus dem 13. und 14. Jahrhundert. Braumüller, Wien/Leipzig 1904
  • Die Wirtschaftsentwicklung der Karolingerzeit, Böhlau, Weimar 1912/13.
  • Wirtschaftliche und soziale Grundlagen der europäischen Kulturentwicklung von Cäsar bis auf Karl den Großen, Seidel, Wien 1918/20.
  • Die historische Stellung der Deutschen in Böhmen. Ĉe: Rudolf Lodgman: Deutschböhmen, Ullstein & Co, Berlin 1919.
  • Verfassungs- und Wirtschaftsgeschichte des Mittelalters. Gesammelte Aufsätze, Seidel, Wien 1928.
  • Naturalwirtschaft und Geldwirtschaft in der Weltgeschichte, Seidel, Wien 1930.
  • Herrschaft und Bauer in der deutschen Kaiserzeit, Fischer, Jena 1939.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wirtschaft und Kultur. Festschrift zum 70. Geburtstag von Alfons Dopsch. R. Rohrer, Baden bei Wien / C. Fr. Fleischer, Leipzig 1938 (represo, Frankfurt am Main 1966).
  • Hanna Vollrath: Alfons Dopsch. Ĉe: Hans-Ulrich Wehler (eld.): Deutsche Historiker. volumo 7, Göttingen 1980, p. 39–54.
  • Thomas Buchner: Alfons Dopsch (1868–1953). Die „Mannigfaltigkeit der Verhältnisse“. Ĉe: Karel Hruza (eld.): Österreichische Historiker 1900–1945. Lebensläufe und Karrieren in Österreich, Deutschland und der Tschechoslowakei in wissenschaftsgeschichtlichen Porträts. Böhlau, Wien 2008, ISBN 978-3-205-77813-4, p. 155–190.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tamara Ehs, Thomas Olechowski, Kamila Staudigl-Ciechowicz: Die Wiener Rechts- und Staatswissenschaftliche Fakultät, 1918–1938,V&R unipress, 2014, ISBN 978-3-89971-985-7, p. 70-71
  2. Klaralinda Ma-Kircher: "Dopsch – Redlich – Srbik. Zum constituierenden Teil einer Lebensgeschichte." Ĉe: Kai Luehrs-Kaiser und Gerald Sommer (eld.): „Flügel und Extreme“. Aspekte der geistigen Entwicklung Heimito von Doderers. Königshausen & Neumann, Würzburg 1999, ISBN 978-3-8260-1514-4 (=Schriften der Heimito-von-Doderer-Gesellschaft, 1), p. 138.
  3. Ma-Kircher (1999), p. 139
  4. Thomas Buchner: "Alfons Dopsch (1868–1953). Die Mannigfaltigkeit der Verhältnisse." Ĉe: Karel Hruza (eld.): Österreichische Historiker. Lebensläufe und Karrieren 1900–1945. Böhlau, Wien 2008, ISBN 978-3-205-77813-4, p. 166.
  5. tombo de Dopsch
  6. Buchner (2008), p. 168