Rybniště
Rybniště | |||
germane Teichstatt | |||
municipo | |||
Aviadila vido al mezo de Rybniště
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Rybniště | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Děčín | ||
Administra municipo | Varnsdorf | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Parto de | Ŝluknova terlango | ||
Montaro | Luzacia montaro, Ŝluknova montetaro | ||
Konata loko | Valbaraĵo Chřibská | ||
Situo | Rybniště | ||
- alteco | 460 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 52′ 48″ N 14° 30′ 55″ O / 50.88000 °N, 14.51528 °O (mapo) | ||
Areo | 12,71 km² (1 271 ha) | ||
Loĝantaro | 685 (2023) | ||
Denseco | 53,89 loĝ./km² | ||
Fondo | 1715 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 407 51 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0421 | ||
NUTS 5 | CZ0421 562793 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.obecrybniste.cz | |||
![]() |
Rybniště (germane Teichstatt) estas municipo en Ĉeĥio, situanta en distrikto Děčín en norda flanko de Luzacia montaro, en suda parto de Ŝluknova terlango. La municipo situas en supermara alteco 460 metroj en montopasejo inter montoj Plešivec kaj Široký vrch. Granda parto de la municipo situas sur teritorio de PPR Luzacia montaro. Vivas ĉi tie 685 loĝantoj (2023). Sur la teritorio de municipo situas ankaŭ Granda fiŝlago Rybniště kaj valbaraĵo Chřibská.
Historio[redakti | redakti fonton]
La plej malnova parto de la municipo, Chřibská Nová Ves, estis fondita jam en la jaro 1475.
Post la dua mondmilito estis el la municipo devige ellandigita devena germane parolanta loĝantaro. La municipon ĝisloĝigis ĉeĥoj, slovakoj kaj pluaj novaj loĝantoj, sed la nombro de loĝantoj jam entute ne atingis la antaŭmilitajn ciferojn kaj la municipo komencis malrapide malprosperi.
En la jaro 1980 Rybniště estis alligita al municipo Chřibská, ekde la jaro 1990 ĝi estas denove memstara municipo.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | 1961 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 | 2011 | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Loĝantoj | 1 543 | 1 627 | 1 840 | 1 748 | 1 763 | 1 607 | 1 896 | 807 | 920 | 900 | 727 | 574 | 616 | 556 |
Domoj | 199 | 220 | 223 | 242 | 248 | 246 | 271 | 249 | 237 | 180 | 156 | 189 | 190 | 205 |
Tabelo ensumigas indikojn de eksa domaro Chřibská Nová Ves. Indikoj el la jaro 1961 ensumigas lokajn partojn Nová Chřibská. |
Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]
- Rybniště
- Nová Chřibská
Turismaj celoj[redakti | redakti fonton]
Proksimume unu kilometro nordoriente de Rybniště situas natura rezervejo Granda fiŝlago, kiu estas la plej granda akva areo en distrikto Děčín.
Nordokcidente de Rybniště eblas sur ruĝa marko ĝisiri ĝis proksima roko Dračí kámen kaj al Belvidejo de Karolo sur Široký vrch.
Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]
-
Secesa preĝejo de sankta Jozefo el la jaro 1912 (aspekto el 2008)
-
Pregsejo kun nova fasado (2011)
-
Lerneja fiŝlago, en fono refreŝigeja centro de Eklezio fratara
-
Lernejo kaj fajroestingista armilejo
-
Kapeleto de Tri reĝoj en Rybniště
Panoramo[redakti | redakti fonton]
|