Tra la vilaĝo kondukas ĉefa ŝoseo Litoměřice - Slaný. Plu tie kondukas fervojtrako de Libochovice ĝis Straškov. En jaro 2008 la trafiko estis ĉesigita.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Banloko Mšené.
Banloko Mšené situas sur orienta rando de la municipo en valo de rojo Mšenský potok. Oni kuracas ĉi tie precipe malsanojn de movorganoj kaj pli nove ankaŭ malsanojn de nervoj helpe de malsekejaj envolvaĵoj kaj mineralaj banoj.