Budyně nad Ohří (Budinje nad Ohrĵi) estas urbo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice regiono Ústí nad Labem troviĝanta proksime de dekstra bordo de rivero Ohře. Tra la urbo fluas brako de la rivero. En la urbo loĝas 2 180 loĝantoj (2023).
Historia kerno de la urbo ricevis en la jaro 1992 statuton Urba memorinda zono.
Al la urbo apartenas pluaj 6 vilaĝoj: Břežany nad Ohří (Brĵeĵani nad Ohrĵi), Kostelec nad Ohří, Nížebohy (Njiĵebohi), Písty, Roudníček (Roudnjiĉek) kaj Vrbka u Roudníčku.
Budyně nad Ohří havas riĉan pasintecon. En la urbo troviĝas granda mezepoka gotika akvoburgo, kiu estis en mezepoko posedaĵo de familio Zajícidoj. Ĝis hodiaŭ konserviĝis el ĝi nur parto, kiu estis alikonstruita en renesancan aspekton en la jaro 1585.
Tra la urbo kondukas fervojtrako de Libochovice ĝis Straškov. Ĝi funkciis ĝis decembro 2006, kiam la persona transporto estis ĉesigita.