Zubrnice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zubrnice
germane Saubernitz
municipo
Vido al la municipo de sudo. Maldekstre Zubrnica muzea fervojo, en horizonto televida elsendilo Ústí nad Labem - Buková hora
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Zubrnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Ústí nad Labem
Administra municipo Ústí nad Labem
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia mezmontaro
Konataj lokoj Muzeo en naturo, Muzea fervojo
Situo Zubrnice
 - alteco 290 m s. m.
 - koordinatoj 50° 38′ 58″ N 14° 13′ 14″ O / 50.64944 °N, 14.22056 °O / 50.64944; 14.22056 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 650 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 230 m s. m.
Katastro 6,74 km² (674 ha)
Loĝantaro 227 (2023)
Denseco 33,68 loĝ./km²
Unua skribmencio 1352
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 400 02
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0427
NUTS 5 CZ0427 568384
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zubrnice
Retpaĝo: www.obeczubrnice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Zubrnice (germane Saubernitz) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Ústí nad Labem kun suma areo 674,18 ha kun amplekso de situoj proksimume 230 ĝis 650 m s. m. en pejzaĝa regiono de Bohemia mezmontaro. Vivas ĉi tie 227 loĝantoj (2023). Konstruareo inter montoj, la plej malalta situo de la municipo troviĝas en valo de rojo Luční potok, la plej alta sur nordorienta deklivo sub monto Buková hora (686,1 m s. m.). La municipo (municipa ofico) situas proksimume dek tri kilometroj oriente de centro de distrikta urbo Ústí nad Labem (Placo de paco). Parto de la konstruareo de vilaĝo de mezepoka deveno (dokumentita en la jaro 1352) kun vico da valoraj ekzemploj de popola arkitekturo. En la jaro 1988 estis malfermita por publiko ekspozicio de popolaj konstruaĵoj sub nomo Kolektejo de popola arkitekturo Zubrnice, ekde la 11-a de decembro 2018 sub nomo Muzeo en naturo Zubrnice ĝi estas konsisto de Nacia muzeo en naturo.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Těchlovice, Lovečkovice, Verneřice, Homole u Panny kaj Malé Březno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1352. En la jaroj 1977 ĝis 1988 el iniciato de eksa Distrikta regionografia muzeo en Ústí nad Labem konstruado de ekspozicio de popola arkitekturo en natura pejzaĝo, popole markata "skanzeno". Kelkaj vilaĝaj konstruaĵoj estas renovigitaj kaj plenigitaj per transportitaj el lokoj, kie damaĝis al ili pereo, precipe el orienta parto de Bohemia mezmontaro.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869645
1880724
1890764
1900659
1910654
1921638
JaroLoĝantoj
1930693
1950317
1961330
1970318
1980254
1991161
JaroLoĝantoj
2001207
2014240
2016246
2017248
2018241
2019239
JaroLoĝantoj
2020234
2021230
2022231
2023227

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En urbanisme kaj pejzaĝe unike situanta municipo en montoriĉa pejzaĝo de bohemia mezmontaro troviĝas kolektaĵo de valora konstruareo de popola arkitekturo, situas apud si konstruaĵoj de interagaj, trabfakaj kaj masonitaj

Baroka puto[redakti | redakti fonton]

Devena konstruaĵo el la jaro 1695, la tn. baroka puto, sur okflanka submasonaĵo ligna tegmentejo kun ŝinda tegmenteto, la unua objekto en la ekspozicio translokigita el Střížovice, ekde la jaro 1963 kultura memorindaĵo.

Domo n-ro 46 el Loubí[redakti | redakti fonton]

Etaĝa interaga kamera domo kun tre malnova kerno, en unu el muroj grejsa kvadro - ĉizita enjarigo 1700, devene ŝanĝaĵo de domo n-ro 46 en Loubí, ekde la jaro 1965 kultura memorindaĵo. En la jaroj 1994 ĝis 1995 ĝi estis sur la devena loko dismuntita kaj en la jaroj 2010 ĝis 2012 konstruita en la ekspozicio de muzeo en naturo (fono de la muzeo, kaso, eluzata kiel plurcela kleriga centro).

Kapelo de La plej sankta Triunuo[redakti | redakti fonton]

Malgranda sakrala konstruaĵo kun trabfaka navo apud ŝoseo ĝis Lovečkovice, al la loko ĝi estis translokigita en la jaro 1992 el pereintaj Žichlice (distrikto Teplice), tureto sen sonorilo, ekde la jaro 1964 kultura memorindaĵo.

Preĝejo de sankta Maria Magdalena[redakti | redakti fonton]

Sakrala konstruaĵo sur loko de devene gotika preĝejo (dokumentita en la 14-a jarcento) sur monteto en la municipo, en la jaroj 1723 ĝis 1739 baroke reguligita fare de ĉeĥa arkitekto kaj konstruisto de itala deveno, Octavio Broggio (1670 – 1742), ekde la jaro 1963 kultura memorindaĵo. La turo kaj firstotureto de la preĝejo sen sonorilo, en luzerno du horloĝaj florkronoj.

Muelejo n-ro 27 Týniště[redakti | redakti fonton]

Akva muelejo kun muelejejo el la 18-a jarcento, ekde la jaro 1978 kultura memorindaĵo. Ĝi estis konstruita sur supra fluo, tio signifas la akvo fluas al mueleja rado de supre.

Muelejo n-ro 28 Týniště[redakti | redakti fonton]

Sur devenaj fundamentoj de akva muelejo n-ro 28 sur katastra teritorio Týniště (akvomuelejo sur mapo de stabila katastro markita "Schelmühle") konstruita interaga etaĝa domo n-ro 59 kun trietaĝa ŝildo, transportita el Homole u Panny, interne rekonstruita mueliga mekanismo, la tn. artista konsisto de la muelejo, transportita el Hamry u Hlinska.

Vilaĝa lernejo n-ro 26[redakti | redakti fonton]

Masonita etaĝa konstruaĵo el la jaro 1863 sur loko de ligna teretaĝa lernejo el la jaro 1768, en la objekto ekspozicio de vilaĝa lernejo el duono de la 20-a jarcento (celita en periodon mallongtempe post la dua mondmilito), ekde la jaro 1993 memorige protektata, en la jaro 1997 malfermita por publiko.

Vilaĝa vendejo n-ro 74[redakti | redakti fonton]

Ekspozicio en ampleksa domo, la tn. vilaĝa vendejo trafikata de fino de la 19-a jarcento ĝis komenco de la 1950-aj jaroj, al la tempo respondas interna ekipaĵaro, ekzemple devena vendeja ŝranko, grandaj provizujoj por kafo kaj aliaj, ekde la jaro 1985 la objekto estas kultura memorindaĵo.

Agrikultura domo n-ro 61[redakti | redakti fonton]

Ampleksa kamparana domo el fino de la 18-a jarcento, situanta en la vilaĝplaco, ekde la jaro 1978 kultura memorindaĵo. Bazo estas etaĝa domo kun masonita teretaĝo, interaga etaĝo kaj kun sekigejo de lupolo, la tn. lupola domo el la jaro 1808, un tipa aerumigaj fendoj en tegmento (ili ebligis sekigi lupolon en du subtegmentejaj etaĝoj). Konsisto de tiu ĉi unika varm-aera sekigejo de frukto, senfuma kaj kun transporteblaj avelarbotenujoj, lastaj funkciaj de sia speco en Bohemia mezmontaro. En la areo ankaŭ interaga garbejo el Lukov, ŝedo por veturiloj el Řepčice kaj trabfaka garbejo el Bohemia mezmontaro. En la areo ankaŭ interaga garbejo el Suletice.

Fervoja stacio n-ro 25[redakti | redakti fonton]

Konstruaĵo de fervoja stacio el la jaro 1890, ekde la jaro 1985 kultura memorindaĵo (industria heredaĵo), konsisto de la jaro 1998 de memorige protektata fervojlinio Velké BřeznoLovečkovice. La malgranda stacidomo kun konstruaĵo de fervoja stacio estas proksimume 300 m malproksima al sudokcidento de la vilaĝplaco.

En la jaro 1996 en rondo de fervoja stacio estis malfermita la unua ekspozicio de historio de loka fervojo Velké Březno – VerneřiceÚštěk, sur parto de la fervojo ekde la jaro 2010 parta trafiko de historiaj fervojaj veturiloj, vojo de branĉtrako kun nomo Loka fervojo Velké Březno – Úštěk (fervojlinio Velké Březno – Lovečkovice – Verneřovice / Úštěk). La stacidomo aperas ankaŭ en filmo Rebelové (reĝisoro Filip Renč).

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]