Jílové (germaneEulau, laŭvorte "herbejo de strigoj") estas urbo en la plej norda parto de Ĉeĥio, en distrikto Děčín de la regiono Ústí nad Labem, proksime de la limo al Germanio. En 2022 ĝi havis 5 062 loĝantojn. En dokumentoj la loĝloko unuafoje skribe menciiĝis en la jaro 1348. Ĝi lokiĝas en rivereta valo, 8 kilometrojn okcidente de Děčín.