Čížkovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Čížkovice (apartigilo).
Čížkovice
Cizkovice od zapadu.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 411 12 [+]
Retpaĝaro www.cizkovice.cz [+]
Demografio
Loĝantaro 1 437  (2018) [+]
Loĝdenso 204 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 29′ N, 14° 2′ O50.48426299760214.028488946067Koordinatoj: 50° 29′ N, 14° 2′ O [+]
Alto 175 m [+]
Areo 7,060749 km² (70 6.0 749 ha) [+]
Situo de Čížkovice
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Čížkovice [+]
v  d  r
Information icon.svg

Čížkovice (prononcu: Ĉiĵkovice) estas vilaĝo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem, troviĝanta proksimume 5 km sudokcidente de Lovosice. Ĝi konsistas el 2 partoj: Čížkovice kaj Želechovice (Ĵeleĥovice). En la vilaĝo troviĝas 280 domoj kaj loĝas 1392 loĝantoj (2009). Apud la vilaĝo troviĝas cementejo kaj ĝia kalkoŝtonminejo. La vilaĝon trafluas rojo Modla.

Historio[redakti | redakti fonton]

Areo de Čížkovice estis setlita jam en 5-a jarcento antaŭ nia erao. Apud la vilaĝo oni trovis latenan sepultejon kun lignaj ujoj kaj bronzaj ĉarniroj el tiu epoko. Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1276.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1882 estis inaŭgurita fervoja trako Lovosice - Libochovice, kiu trairadis la vilaĝon. En la jaro 1898 oni finkonstruis branĉan relvojon al Obrnice apud Most. Tiu ĉi branĉa fervojo funkciis ĝis la jaro 2007.