Místo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Místo
germane Platz
municipo
Místo - severní strana návsi.jpg
La norda flanko de vilaĝlaco
Oficiala nomo: Místo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Chomutov
Administra municipo Chomutov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Situo Místo
 - alteco 576 m s. m.
 - koordinatoj 50° 26′ 50″ N 13° 16′ 03″ O / 50.44722 °N, 13.26750 °O / 50.44722; 13.26750 (mapo)
Areo 13,45 km² (1 345 ha)
Loĝantaro 424 (2022)
Denseco 31,52 loĝ./km²
Unua skribmencio 1549
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 430 01 ĝis 431 58
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0422
NUTS 5 CZ0422 563242
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Misto CV CZ.png
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Místo
Retpaĝo: www.obec-misto.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Místo (germane Platz) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Chomutov. Vivas ĉi tie 424 loĝantoj (2022). En Místo mem vivas ĉirkaŭ 350 loĝantoj. La vilaĝo situas en Ercmontaro en supermara alteco ĉirkaŭ 575 metroj. Ĝi estiĝis en la unua duono de la 16-a jarcento kiel minista domaro. La minado de ercoj iom post iom perdis en sia signifo kaj plimulto de loĝantoj komencis dediĉi sin al agrikulturo. Post fino de la dua mondmilito devis el la vilaĝo foriri absoluta plimulto de la devenaj germanaj loĝantoj, kiuj estis anstataŭigitaj de almigrintoj el diversaj partoj de Ĉeĥoslovakio. Al Místo apartenas ankaŭ partoj Blahuňov kaj Vysoká Jedle.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1549.

Post Munkena interkonsento Místo estis la 5-an de oktobro 1938 okupita de germana armeo, kiun la lokaj loĝantoj kun ĝojkriado bonvenigis. En la paso de milito mortis sur batalkampoj naŭ lokaj viroj. Post la milito plimulto de la devenaj loĝantoj devis foriri Germanion kaj anstataŭ ili alloĝiĝis jam dum la jaro 1945 kelke da dekoj da loĝantoj el Ĉeĥoslovakio. Pro detruo de vico de malnovaj domoj Místo perdis sian historian karakteron.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj inter la jaroj 1869 kaj 2011
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 372 325 313 338 340 305 351 211 204 202 257 298 306 357
Domoj 61 64 64 61 61 60 71 65 72 44 54 81 88 97
Indikoj el la jaro 1961 ensumigas ankaŭ domojn de lokaj partoj Blahuňov kaj Vysoká Jedle.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]