La unua skriba mencio pri la vilaĝo datiĝas de la jaro 1295. La nomo de la vilaĝo estas verŝajne derivita de propra nomo Radek. En 1577 Wilhelm von Rosenberg akiris Račice, pli poste ĝi apartenis al la familio Lobkowicz.
La ĉefa vidindaĵo estas 2350 m longa artefarita lago, finkonstruita en 1986. Ĝi estas ĉefe uzata por konkursoj de remado kaj kajakado-kanuado.
Areo de la tuta sportokonstruaĵaro estas 730 000 kvadrataj metroj.
Interalie en la jaro 1993 tie okazis monda ĉampionado pri remado kaj en 2017 monda ĉampionado pri mallongdistanca kajakado-kanuado.