Hora Svatého Šebestiána
Hora Svatého Šebestiána | |||
germane Sankt Sebastiansberg | |||
municipo | |||
Vilaĝo el deklivo de monteto Novoveský vrch
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Hora Svatého Šebestiána | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Chomutov | ||
Administra municipo | Chomutov | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Ercmontaro | ||
Najbaras kun | Reitzenhain Germanio | ||
Rivero | Chomutovka | ||
Situo | Hora Svatého Šebestiána | ||
- alteco | 843 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 30′ 37″ N 13° 15′ 05″ O / 50.51028 °N, 13.25139 °O (mapo) | ||
Areo | 34,4 km² (3 440 ha) | ||
Loĝantaro | 339 (2023) | ||
Denseco | 9,85 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1558 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 430 01 ĝis 431 82 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0422 | ||
NUTS 5 | CZ0422 563064 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.sebestian.cz | |||
![]() |


Municipo kaj eksa minejurbo Hora Svatého Šebestiána (en traduko Monto de Sankta Sebastiano) troviĝas en distrikto Chomutov, regiono Ústí nad Labem, Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 339 loĝantoj (2023). Al Hora Svatého Šebestiána apartenas loka parto Nová Ves kaj du pereintaj domaroj: Jilmová kaj Pohraniční.
Historio[redakti | redakti fonton]
Preciza tempo de komenco de loĝigo de spaco de la hodiaŭa Hora Svatého Šebestiána ne estas konata, sed pri estiĝo de la municipo ekzistas kelke da mitoj kaj nepruvitaj informoj. Eble la plej verŝajna mito diras, ke ĉi tie en la jaro 1384 praga urbano kaj mineja entreprenisto Joachim Rothloew komencis kun permeso de imperiestro Karolo la 4-a serĉi ercojn. Liaj trovoj estis riĉaj, tial oni ĉi tie komencis eĉ mini kaj la venintaj ministoj fondis ĉi tie domaron. Laŭ la mito ĝi nomiĝis "Passberg" (la nomon ĝi ricevis laŭ markigo de pinta montpasejo, kie ĝi estiĝis) kaj estis establita en ĝi eĉ gardostacio por ŝirmi vojaĝantojn kaj komercistojn. La historia kerno de tiu ĉi mito estas vere vera, ĉar tra la teritorio de Hora Svatého Šebestiána ekde la tempoj de frua mezepoko kondukis grava komercvojo el Chomutov ĝis Saksio, kiu estis parto de signifa komerca nordosuda vejno el la norda Germanio tra Leipzig, Chomutov kaj Prago pli sude.
La plej malnova konservita rekta skribinformo pri Hora Svatého Šebestiána devenas do el la jaro 1558 resp. 1560. En urba libro de chomutova senjorejo ĝi estas indikita sub nomo "Sant Sebastiansberg".
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 235 |
1880 | 3 671 |
1890 | 3 779 |
1900 | 3 585 |
1910 | 3 437 |
1921 | 2 936 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 092 |
1950 | 543 |
1961 | 524 |
1970 | 486 |
1980 | 368 |
1991 | 180 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 219 |
2011 | 266 |
2014 | 292 |
2016 | 276 |
2017 | 264 |
2018 | 298 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 318 |
2020 | 323 |
2021 | 309 |
2022 | 335 |
2023 | 339 |
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Kolono kun statuo de Bona paŝtisto
- Urbodomo
- Dia torturo
Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]
Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]
-
Historia bildkarto kun detruita novromanika preĝejo
-
Konstruaĵo de historia urbodomo kaj juĝejo
-
Torso de konstruaĵo de fervoja stacio
-
Piliero de forpafita fervoja ponto trans Valo de Bezruč
|