Jilmová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jilmová
germane Ulmbach
malaperinta vilaĝo
Fundamentoj de domo ĉe limpasejo kun Germanio
Oficiala nomo: Jilmová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Chomutov
Administra municipo Hora Svatého Šebestiána
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Domoj 0
Situo Jilmová
 - koordinatoj 50° 31′ 30″ N 13° 12′ 39″ O / 50.52500 °N, 13.21083 °O / 50.52500; 13.21083 (mapo)
Katastro 6,97 km² (697 ha) Jilmová
Loĝantaro 0
Rezervejo Fontejo de Chomutovka
Unua skribmencio 1557
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jilmová
Portalo pri Ĉeĥio

Jilmová (germane Ulmbach) estas nomo de pereinta municipo en Ĉeĥio, en Ercmontaro, kiu troviĝis en distrikto Chomutov. Ĝi etendiĝis en senpera proksimeco de ŝtatlimo kun Germanio proksimume 3 km nordoriente de Hora Svatého Šebestiána, al kiu en la tempo de sia pereo kiel loka parto apartenis. Ĝi situis sur la dekstra bordo de lima rojo Černá kaj sur la maldekstra bordo ligis al ĝi la germana ĝis nun ekzistanta vilaĝo Satzung. La vilaĝo pereis en la jaro 1955 pro elloĝigo. Ĝis nun ekzistas katastra teritorio Jilmová kun areo 6,97 km². Ekde julio de 2012 la loko, kie la vilaĝo situis, estas konsisto de natura rezervejo Fontejo de Chomutovka.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1557.

En la 18-a jarcento estis apud la vilaĝo kun oftaj paŭzoj en trafiko minejo Černý hřebec, en kiu oni minis nekvalitan ferercon. En la duono de la 19-a jarcento estas menciata ankaŭ Zlatý důl.

Evoluo de nombro de loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Dum popolnombrado en la jaro 1921 ĉi tie vivis 99 loĝantoj (el tio 46 viroj), el kiuj estis unu ĉeĥoslovako kaj 98 germanoj. Ĉiuj estis romkatolikoj. Laŭ popolnombrado el la jaro 1930 la vilaĝo havis 125 loĝantojn: du ĉeĥoslovakojn.

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950
Loĝantoj 166 198 184 175 154 99 125 3
Domoj 18 22 21 23 21 21 22 6

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]