Moldava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en Ĉeĥio. Pri lingvo temas artikolo moldava lingvo.
Koordinatoj: 50°43′15″N 13°39′26″E  /  50.72083°N, 13.65722°O / 50.72083; 13.65722 (Moldava) (mapo)
Moldava
germane: Moldau
municipo
Moldava 1.jpg
Moldava
Flag of Moldava.svg
Flago
Moldava znak.gif
Blazono
Oficiala nomo: Moldava
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Teplice
Administra municipo Duchcov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Rivero Mulde
Situo Moldava
 - alteco 725 m s. m.
 - koordinatoj 50°43′15″N 13°39′26″E  /  50.72083°N, 13.65722°O / 50.72083; 13.65722 (Moldava) (mapo)
Areo 32,42 km² (3 242 ha)
Loĝantaro 192 (2019)
Denseco 5,92 loĝ./km²
Unua skribmencio 1392
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 417 81
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0426
NUTS 5 CZ0426 567728
Katastraj teritorioj 4
Partoj de municipo 2
Bazaj sidejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Moldava
Retpaĝo: www.moldava.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Moldava (germane Moldau) estas municipo troviĝanta en nordokcidenta parto de Ĉeĥio apud limo kun Germanio en distrikto Teplice en Regiono Ústí nad Labem. Vivas en ĝi 192 loĝantoj. Ĝi etendiĝas sur montetpintoj de Ercmontaro, en ebenaĵoj de Nové Město kaj en valo de fonto de rivero Mulde en mezproksima supermara alteco 790 m. La municipo estas dividita en tri partojn – Horní Moldava, Dolní Moldava kaj Nové Město. Ĉiu el tiuj ĉi partoj estas malproksima de si ĉirkaŭ 2 km. Ĉiuj tri partoj de la municipo havas regulan aŭtobusan komunikon kun urbo Hrob kaj la banloka Teplice. Nové Město kaj Horní Moldava troviĝas en fervojlinio Most–Litvínov–Moldava. En la teritorio de Moldava antaŭe troviĝis ankoraŭ domaroj Oldříš kaj Pastviny, kiuj pereis en la kvindekaj jaroj de la 20-a jarcento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj skribmencioj pri vitrofaristaj aferoj en Moldava troviĝas en la jaro 1392.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de loka parto Moldava
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 1 552 1 510 1 555 1 617 1 674 1 552 1 465 221 178 125 134 119 113 182
Domoj 273 275 260 258 264 264 264 177 53 35 27 24 53 55
Tabeleto ensumigas indikojn de pereintaj domaroj Oldříš kaj Pastviny kaj en la jaro 1961 ankaŭ domoj de loka parto Nové Město.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Al la municipo apartenas ankaŭ katastraj teritorioj de la pereintaj vilaĝoj Oldříš kaj Pastviny.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]