Hrob

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 50° 39′ 33″ N 13° 43′ 37″ O / 50.65917 °N, 13.72694 °O / 50.65917; 13.72694 (mapo)
Hrob
germane: Klostergrab, esperante: Tombo
urbo
Hrob, Mírové sq 2.jpg
Paca placo en Hrob
Hrob TP flag.jpg
Flago
Wapenschild Hrop.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Hrob
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Teplice
Administra municipo Duchcov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Mosta baseno
Montaro Ercmontaro
Situo Hrob
 - alteco 356 m s. m.
 - koordinatoj 50° 39′ 33″ N 13° 43′ 37″ O / 50.65917 °N, 13.72694 °O / 50.65917; 13.72694 (mapo)
Areo 11,09 km² (1 109 ha)
Loĝantaro 1 998 (2019)
Denseco 180,16 loĝ./km²
Unua skribmencio 1282
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 417 04
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0426
NUTS 5 CZ0426 567558
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Hrob
Retpaĝo: www.mestohrob.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Hrob (germane Klostergrab) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Teplice en Regiono Ústí nad Labem. Vivas en ĝi 1998 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj skribmencioj pri vilaĝo devenas el la jaro 1282, kiam vilaĝon Hrob kaj apudan Verneřice akiris en sian posedaĵon Monaĥejo Osek. Onidire tiutempe situis en Hrob ankaŭ preĝejo. En la jaro 1341 estis ĝis Hrob transmetita longdistanca vojo, kiu devene kondukis tra Osek. Tio pozitive influis la evoluon de urbo, same kiel intensa minista entreprenado en pli vasta ĉirkaŭaĵo. Laŭ konjektoj de historiistoj Hrob jam dum regado de Karolo la 4-a ĝi fariĝis urbo (subula). En la jaro 1458 reĝo Jiří z Poděbrad konfirmis urbajn privilegiojn. En la jaroj 1477-1478 urbo Hrob akiras rajton uzi blazonon kaj ankaŭ rajton sigeli per ruĝa vakso. En la eŭropan historion enskribiĝis ĉi tiea protestanta preĝejo el la jaro 1614, kiu estis la 11-an de decembro 1617 egaligita kun la tero fare de armita taĉmento de hetmano el Osek laŭ ordono de praga ĉefepiskopo Jan Lohelius. La preĝejo en Hrob estis nome konstruita el konstrumaterialo, kies posedanto estis oseka monaĥejo, kaj sur monaĥeja parcelo sen konsento de la monaĥejo. Malgraŭ tio oni konsideris la detruon de preĝejo kiel rompo de Majestato de Rudolfo pri religia libereco. Tiu ĉi evento komune kun fermo de nekatolika preĝejo en orientbohemia Broumov (same konstruita sen permeso de la monaĥejo sur la monaĥeja parcelo) gvidis al la 2-a praga defenestrado kaj ĝi staris en komenco de la tridekjara milito.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de loka parto Hrob
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 1 358 1 660 2 256 3 562 3 771 3 560 3 602 2 126 2 089 1 749 1 668 1 392 1 322 1 349
Domoj 143 153 184 225 258 255 312 152 438 299 301 304 315 324
Indikoj el la jaro 1961 ensumigas ankaŭ domojn el lokaj partoj Křižanov, Mlýny kaj Verneřice.

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]