Staré Verneřice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Staré Verneřice
germane Wernsdorf
pereinta vilaĝo
Oficiala nomo: Staré Verneřice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Teplice
Administra municipo Hrob
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Mosta baseno
Situo Staré Verneřice
 - koordinatoj 50° 38′ 52″ N 13° 44′ 09″ O / 50.64778 °N, 13.73583 °O / 50.64778; 13.73583 (mapo)
Katastro 2,61 km² (261 ha) Verneřice u Hrobu
Unua skribmencio 1282
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Ĉeĥio

Staré Verneřice (germane Wernsdorf) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, en Mosta baseno. Staré Verneřice estis parto de municipo Hrob en distrikto Teplice. Ĝi troviĝis proksimume 1,5 km sudoriente de Hrob.

Staré Verneřice situis en katastra teritorio Verneřice u Hrobu kun areo 2,61 km². En la katastra teritorio Verneřice u Hrobu situas vilaĝo Verneřice.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo de vilaĝo estas derivita de persona nomo en signifo Vilaĝo de Vernher. En historiaj fontoj la nomo aperas en formoj: Wernhersdorf (1282, 1341), en Wensdorf (1611) kaj Wernsdorf (1787).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1282.

La vilaĝo pereis en la jaroj 1950–1960 pro kaŭzo de minado de bruna karbo. Norde de restaĵoj de la vilaĝo troviĝas inundigita minejo Otakar kaj oriente akva rezervujo Barbora.