Valbaraĵo Chřibská

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valbaraĵo Chřibská
ĉeĥe: Chřibská přehrada
rezervujo
Digo kun kunigita objekto
Oficiala nomo: Chřibská přehrada
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Municipo Rybniště
Montaro Luzacia montaro
Rivero Chřibská Kamenice
Situo Valbaraĵo Chřibská
 - alteco 438,6 m s. m.
 - koordinatoj 50° 51′ 01″ N 14° 31′ 31″ O / 50.85028 °N, 14.52528 °O / 50.85028; 14.52528 (mapo)
Longo de digo 190 m
Larĝo de digo 5,65 m
Maks. profundo 22,9 m
Volumeno 1 146 000,0 m3 (40 470 608 cu ft)
Akvokolektejo 6,28 km² (628 ha)
Areo 13,78 km² (1 378 ha)
Konstruita 1912-1926
Tipo de digo ŝutita, tera
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chřibská Reservoir
Portalo pri Ĉeĥio

Valbaraĵo Chřibská estas valbaraĵa rezervujo sur supra fluo de rivero Chřibská Kamenice, 2 km sudoriente de Horní Chřibská sur katastra teritorio de municipo Rybniště en distrikto Děčín, 1 km okcidente de rokmonto Malý Stožec en Luzacia montaro.

Historio kaj priskribo de la konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La valbaraĵo estis konstruita en la jaroj 1912 ĝis 1924 kiel prokrasta rezervujo por inundaj ondoj, pli poste ĝi servis ankaŭ por refreŝigado. Ekde la jaro 1977 ĝi servas kiel rezervujo de trinkakvo, tial baniĝado kaj aliaj specoj de amuzaj aktivecoj estas ĉi tie malpermesitaj. Areo de la valbaraĵa rezervujo faras 13 ha, produndeco atingas preskaŭ 20 m, la rezervujo enhavas pli ol 1,06 milionoj da m³ de akvo. Digo de la rezervujo estas alta 26 m. En la piedo ĝi estas larĝa 107 m kaj en krono 6 m, la longeco de krono de la digo estas 189 m. Volumeno de la valbaraĵa digo faras pli ol 170 mil m³, kondukas ra ĝi ellasiga mingalerio alta 2 m.

Alirebleco[redakti | redakti fonton]

Al la valbaraĵa digo kondukas deflankiĝejo el loka komunikilo, kiu estas kunigvojo inter Horní Chřibská kaj fervoja stacio Chřibská en fervojlinio el Jedlová ĝis Rumburk. El mala flanko post asfaltita arbara ŝoseeto, sur mapoj markata kiel Valbaraĵa vojo, kiu kondukas ĝis Chřibská de fiŝlago Hraniční kaj fiŝlagoj de Jedlová, ne estas aliro por publiko permesita, ĉar tiu ĉi vojo kondukas tra protektita akva zono.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Panoramoj[redakti | redakti fonton]

Vido el sudokcidenta bordo de valbaraĵo Chřibská direkte al digo kaj monto Plešivec
Vido el sudokcidenta bordo de valbaraĵo Chřibská direkte al digo kaj monto Plešivec
Vido al Rybniště. Sube maldekstre estas videbla valbaraĵo Chřibská.
Vido al Rybniště. Sube maldekstre estas videbla valbaraĵo Chřibská.