Chřibská Kamenice
Chřibská Kamenice | |
germane Kreibitzbach, pole Chrybska Kamienica | |
rivero | |
Chřibská Kamenice en Valo de Paŭlino
| |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Děčín |
Montaro | Luzacia montaro |
Konata loko | Akvovojo en Chřibská |
Konstruaĵo | Valbaraĵo Chřibská |
Fontrivero | Chřibská Kamenice |
- situo | proksime de fervoja stacio Jedlová sur okcidenta deklivo de monto Konopáč nomata ankaŭ Jelení skála |
- alteco | 550 m |
- koordinatoj | 50° 50′ 23″ N 14° 34′ 05″ O / 50.83972 °N, 14.56806 °O (mapo) |
Enfluejo | Kamenice |
- situo | Všemily |
- alteco | 217 m |
- koordinatoj | 50° 50′ 15″ N 14° 21′ 16″ O / 50.83750 °N, 14.35444 °O (mapo) |
Longo | 21,8 km (14 mi) |
Akvokolektejo | 62,2 km² (6 220 ha) |
Hidrologia vico | 1-14-05-014 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Chřibská Kamenice | |
Portalo pri Geografio |
Chřibská Kamenice (germane Kreibitzbach; pole Chrybska Kamienica) estas dekstreflanka alfluanto de rivero Kamenice en Regiono Ústí nad Labem. Longeco de la fluo estas 21,8 km. Areo de akvokolektejo mezuras 62,2 km².
Paso de la fluo
[redakti | redakti fonton]Ĝi fontas en Luzacia montaro proksime de fervoja stacio Jedlová sur okcidenta deklivo de Konopáč (ankaŭ Jelení skála) en supermara alteco v 550 m. Ĝi fluas per falo tra neregulita riverfluo en arbaro ĝis valbaraĵo Chřibská (trinkavo, signifa fonto). Plu ĝi trafluas tra municipo Chřibská, kie ĝi estas en longeco de kelke da kilometroj regulata kaj ĝi enfluas en valon laŭlonge laŭ ŝoseo Dolní Chřibská – Jetřichovice. Senpere sub municipo Chřibská troviĝas restaĵoj de proksimume 750 m longa akvovojo en eksan teksfabrikon "Na Potokách". Konsisto de la akvovojo estas akvodukto kondukanta el la maldekstra al la dekstra flanko de la akvovojo en alteco proksimume 3 m super la surfaco; la akvofluo de la akvovojo poste enfluas en proksimume 140 m longan tunelon. La kadukiĝanta fabriko forbrulis en la jaro 1996 kaj post la jaro 2000 ĝi finis en detruo. Forte meandra fluo plu kopias ŝoseon ĝis enfluejo en Valon de Paŭlino. Tra ĉi tiu ĝi ĉirkaŭfluas Rynartice kaj Jetřichovice kaj elfluas el ĝi sur rando de Všemily. Ĉi tie ĝi trafluas tra herbejo en plimulte de nereguligita stato. Sub Všemily ĝi poste enfluas sur rando de ravino de Ferdinando en riveron Kamenice en ties 11,2 rivera kilometro en supermara alteco proks. 217 m.
-
Valbaraĵo Chřibská sur rivero Chřibská Kamenice
-
Vido al la rivero el akvodukto en Dolní Chřibská
-
Rivero en Chřibská
-
Chřibská Kamenice en natura rezervejo Valo de Paŭlino
-
Valo de Paŭlino - loko, kie estadis metala ponto