Akvovojo kun akvodukto en Chřibská

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvovojo kun akvodukto en Chřibská
teknika memorindaĵo
Akvodukto kun du arkoj volbiĝas trans akva fluanto Chřibská Kamenice
Oficiala nomo: Vodní náhon s akvaduktem v Chřibské
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Municipo Dolní Chřibská
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Luzacia montaro
Rivero Chřibská Kamenice
Situo Akva alkondukilo kun akvodukto en Chřibská
 - koordinatoj 50° 51′ 33″ N 14° 26′ 42″ O / 50.85917 °N, 14.44500 °O / 50.85917; 14.44500 (mapo)
Materialo ŝtono grejso
Finkonstruita 1888
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Aqueduct in Chřibská
Portalo pri Ĉeĥio

Akvovojo kun akvodukto en Chřibská estas historia teknika memorindaĵo, kiu troviĝas en loko de tiama domaro Na Potocích (germane Bachhäuser) sur katastra teritorio Dolní Chřibská en distrikto Děčín en Regiono Ústí nad Labem. La konstruaĵo estas protektita ekde la 8-a de novembro 1991 kiel nemovebla memorindaĵo.

Geografia situo kaj priskribo de la konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

El geomorfologia vidpunkto la memorige protektata akvovojo kun akvodukto situas apud nordokcidenta limo de geomorfologia tutaĵo Luzacia montaro, sed jam en regiono de Muroj de Jetřichovice, kiuj estas konsisto de pli okcidente situanta geomorfologia tutaĵo Elba Grejsmontaro.

Priskribo de la konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La akvovojo, kiu kondukas sur bordoj de rivereto Chřibská Kamenice en spaco inter restaĵoj de iama teksfabriko de Florian Hübel kaj lastaj domoj de Dolní Chřibská, estas longa proksimume 750 metroj. Oni supozas, ke la pereinta prenobjekto estis sur la fluo de Chřibská Kamenice proksime de ŝosea ponto sur fino de Dolní Chřibská. El tiuj ĉi lokoj la akvo estis forkondukata dekomence per mallarĝa riverfluo ĝis la unua roktunelo. Tiu ĉi tunelo, longa 35 metroj, estas malproksima de la prenloko ĉirkaŭ 250 metroj. De tie ĉi la akvo daŭrigis tra masonita, disvastiĝanta akvovojo ĝis duarka akvodukto, sur kiu transpaŝis la artefarita akvofluo malnovan arbaran vojon kaj la riverfluon de Chřibská Kamenice. La akvodukto estas longa 25 metroj kaj larĝo de la masonita akvofluo estas proksimume 2 metroj. Poste la akvovojo daŭrigis plu jam en certa distanco de la dekstra bordo de rivero ĝis la alia, pli longa tunelo. Tiu ĉi tunelo estas 140 metroj longa kaj proksimume 2 metroj volbita masonita galerio, plenigita per ŝaktoj, enfluantaj sur surfacon. La tunelo finiĝas ĉe la eksa fabriko, de kiu la akva sistemo daŭrigis ĝis denova enfluejo ĝis Chřibská Kamenice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La akvovojon kun akvodukto kiel konsisto de nova teksfabriko en domaro Na Potocích lasis konstrui fabrikisto Florian Hübel en la jaroj 1884 - 1894. Kiel dato de finigo de tiu ĉi akvovojo estas indikata jaro 1888. Trafiko de la teksfabriko estis finita pro sekvoj de Granda ekonomia krizo en ŝanĝo de 1920-aj kaj la 1930-aj jaroj. Post la dua mondmilito la objektoj de iama industria komplekso servis kiel refreŝidejo kaj poste kiel depositario de natursciencaj kolektoj de Nacia muzeo en Prago. Post la jaro 1980 la konstruaĵoj estis malplenigitaj kaj sekve ĝis la 1990-aj jaroj ili kadukiĝis. En la jaro 1996 la eksa teksfabriko forbrulis kaj post la jaro 2000 ties ruinoj estis detruitaj. Sekve estis nuligita memoriga protektado de tiuj ĉi objektoj kaj kiel nemovebla kultura memorindaĵo de Ĉeĥio estis plu regsitrita nur la akvovojo kun akvodukto.

Alirebleco[redakti | redakti fonton]

La vojo laŭlonge laŭ la akvovojo kaj ĝis la akvodukto mem estas neniel markita, ĉe ŝoseo el Chřibská al Jetřichovice en loko Na Potocích estas sole nur unu orientiga ŝipeto. Vojo el aŭtobusa haltejo Chřibská, Na Potocích proksime de loka hejmo por senioroj estas interrompita en lokoj, kie tratranĉas ĝin parcelo en privata posedaĵo, apartenanta al firmao, trafikanta la hejmon "Potoky". Sed la parceloj, sur kiuj la restaĵoj de la teksfabriko, la tuneloj, la akvovojo kaj la akvodukto situas, estas laŭ katstro de nemoveblaĵoj en posedaĵo de Ĉeĥio kaj ili estas en administrado de Nacia parko Bohemia Svislando. De la restintaj ruinoj de la teksfabriko kondukas super la tunelo arbara vojo ĝis la akvovojo kaj la akvodukto. De la akvodukto plu eblas la akvovojon observi ĝis herbejo, kiun prenas plua barita privata parcelo. resto de la mallarĝa akvofluo de la akvovojo en supra sektoro, kondukanta al rando de Dolní Chřibská, estas surkreskinta kaj ne tro videbla.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]