Josef Hora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Hora
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1891 (1891-07-08)
en Dobříň
Morto 21-an de junio 1945 (1945-06-21) (53-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejo de Vyšehrad vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥarusaslovenagermana vd
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrio-Hungario vd
Alma mater Gymnázium Roudnice nad Labem vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Subskribo Josef Hora
Memorigilo Josef Hora
Familio
Edz(in)o Zdena Horová vd
Profesio
Okupo verkistolingvisto • poeto • eldonisto • literaturkritikisto • ĵurnalistotradukistokritikistoredaktoropublikigisto vd
Laborkampo literaturoliteratura kritiko • opinia ĵurnalismo • traduko • redaktado vd
Aktiva dum 1915– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Josef Hora (naskiĝis la 8-an de julio 1891 Dobříň – mortis la 21-an de junio 1945 Praha) estis ĉeĥa poeto, tradukisto kaj literatura kritikisto. Postmorte (In memoriam) li estis honorita kiel la unua per titolo nacia artisto de Ĉeĥoslovakio.

Li naskiĝis en Dobříň apud Roudnice nad Labem, kie li studis en gimnazio. Dobříň tre influis lin kaj li ofte revenadis al ĝi en siaj verkoj. Post divorco de la gepatroj edukis lin la geavoj.

Post la abiturienta ekzameno (1910) li foriris al Praha, kie li studis juron kaj fariĝis ĵurnalisto. Versojn li publikigis en la revuo Vesna (= Primavero).

Komence li laboris en socialdemokratia ĵurnalo, ekde 1921 en Rudé právo (Ruĝa Rajto), kie li kontribuis por la kultura rubriko, kaj en proleta gazeto Právo lidu (Rajto de la Popolo). Post disiro kun la komunista partio (1929) li fariĝis redaktoro de České slovo (Ĉeĥa Vorto). Li aktivis ankaŭ en la gazetoj „Moderní revue (Moderna revuo), Zvon (Sonorilo) kaj poste li eldonis propran gazeton Plán (Plano). Plie li aktivis en la redakcio de Podřipan (Submontano de Říp) kaj fondis kolekton de monografioj, el kiuj li mem verkis toiun pri la poeto Karel Toman (1935).

Lian kreadon influis ankaŭ vojaĝado - li vizitis Sovetunion, Francion, Hungarion, Italion, Estonion.

Post 1921 li fariĝis programa parolisto de la ĉeĥa proleta kaj ekspresinisma poezio.

Hora estis eminenta tradukisto el la rusa (Puŝkin, Lermontov, Jesenin, Pasternak) kaj el la slovena.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Básně (Poemoj, 1915)
  • Strom v květu (Arbo floranta, 1920)
  • Pracující den (Laboranta tago, 1920)
  • Dělnická madona (Laborista madono)
  • Srdce a vřava světa (La koro kaj tumulto de la mondo)
  • Bouřlivé jaro (Ŝtorma printempo)
  • Socialistická naděje (Socialisma espero, 1922, romano)
  • Hladový rok (Malsata jaro, 1926, militromano)
  • Dech na skle (Spirblovo sur vitro – militromano)
  • Itálie (Italio, 1925)
  • Struny ve větru (Kordoj en vento, 1927)
  • Čas (Tempo)
  • Kniha času a ticha (Libro de tempo kaj silento)
  • Tvůj hlas – (Via voĉo, 1930)
  • Tonoucí stíny (Dronantaj ombroj, 1933)
  • Dvě minuty ticha (Du minutoj da silento, 1934)
  • Tiché poselství (Silenta mesaĝo, 1936)
  • Máchovské variace (Variacioj laŭ Mácha, 1936)
  • Domov (Hejmo, 1938)
  • Zpěv rodné zemi (Kanto por la naskiĝlando)
  • Jan Houslista (Johano Violonisto, 1939)
  • Život a dílo básníka Aneliho (La vivo kaj verko de poeto Aneli, 1945)
  • Zápisky z nemoci (Notoj pri malsano, 1945)