Miroslav Tyrš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Miroslav Tyrš
Jan Vilímek - Miroslav Tyrš.jpg
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1832 (1832-09-17)
en Děčín
Morto 8-an de aŭgusto 1884 (1884-08-08) (51-jara)
en Oetz
Mortokialo drono
Tombo tombejoj de Olšany
Lingvoj ĉeĥa lingvo
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato de Karolo
Familio
Patro Johann Vinzenz Tirsch
Edz(in)o Renata Tyršová
Okupo
Okupo arthistoriisto • pedagogopolitikisto
Information icon.svg
vdr

Miroslav Tyrš estis unu el la fondintoj de la gimnastikista-naciista movado Sokol.

Miroslav Tyrš naskiĝis kiel filo de germana kuracisto, kun la nomo Friedrich Tirsch. Restinte orfo li estis edukita de german-etnaj parencoj en Mladá Boleslav kaj parolis germane kaj ĉeĥe. Studinte ĉe la germana gimnazio en Prago kaj ĉe la filozofia fakultato (pri natursciencoj, filozofio kaj estetiko) li doktoriĝis en la filozofia fakultato.

Statuo de Tyrš, en gimnastikista vesto, antaŭ lia domo en Prago

Post siaj studoj li ekuzis la pseŭdonimon Miroslav Tyrš (la prononco de la familia nomo estas preskaŭ identa, kaj la slava "mir" egalas al la germana "fried"). Li engaĝiĝis pri la ĉeĥa naciisma movado kaj en 1862 fondis, kune kun Jindřich Fügner, la gimnastikan movadon Sokol. Li verkis "základový tělocvik" (baza gimnastiko) kaj kreis en ĝi ĉeĥlingvan terminaron pri gimnastiko.

En 1881 li estis nomumita docento de la Ĉeĥa Teknika Universitato Prago, unu jaron poste ties profesoro, sed je la kondiĉo, ke li rezignu pri laboro por Sokol.[1]

En 1884 li malsaniĝis kaj por ripozo iris al Aŭstrio, al vilaĝo/valo Ötz. Je la 8-a de aŭgusto li foriris promeni, sed ne revenis; post kelkaj tagoj oni trovis lian kadavron en rivereto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (cs) PRECLÍK, Vratislav: Prezident Masaryk a sokolská myšlenka, in Čas: časopis Masarykova demokratického hnutí, duben - červen 2018, roč. XXVI. čís. 122. ISSN 1210-1648, str.10–16