Jindřich Fügner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jindřich Fügner
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1822 (1822-09-12)
en Prago
Morto 15-an de novembro 1865 (1865-11-15) (43-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Familio
Edz(in)o Katerina Fugnerova vd
Infanoj Renata Tyršová vd
Profesio
Okupo komercisto • sporta administristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jindřich FÜGNER (naskiĝis la 12-an de septembro 1822 en Prago, mortis la 15-an de novembro 1865 en Prago) estis ĉeĥa popola verkisto kaj unu el la fondintoj (en 1862) de la unua bohemia gimnastika asocio Sokol.

Jindřich Fügner

Fügner heredis de sia patro familian komercejon kaj poste iĝis estro de asekura agentejo. Kvankam ĉef-profesie komercisto, li dum multaj jaroj studis en pluraj landoj por pliigi sian ĝeneralan scion. Li dediĉis multe da tempo al muziko kaj sporto kaj interesiĝis pri sociologio.

En ĉeĥaj patriotaj rondoj li renkontis Miroslav Tyrš, kiu interesis lin pri la ideo de gimnastika asocio.[1] Je la fondo de la praga sekcio Sokol Pražský li iĝis ties unua prezidanto; li sukcesis konstruigi la unuan gimnastikejon en Prago (ĉeĥe "Sokolovna", en strato Žitná). Lia influo favoris la demokratian strukturon de la asocio Sokol.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (CS) PRECLÍK Vratislav : Prezident Masaryk a sokolská myšlenka, in Čas: časopis Masarykova demokratického hnutí, duben - červen 2018, roč. XXVI. čís. 122. ISSN 1210-1648, str.10 – 16 (Sokol)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]