Maxičky estas XVIII-a parto de statuta urbo Děčín en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas norde de Děčín. Estas ĉi tie registritaj 53 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 100 loĝantoj.
Děčín XVIII-Maxičky situas en katastra teritorio Maxičky kun areo 18,54 km². En tiu ĉi katastra teritorio troviĝas ankaŭ ĉasista kasteleto Kristin Hrádek, ruinoj de solejo Králův mlýn kaj naturmemorindaĵo Rybník u Králova mlýna.
Domaron Maxičky (Maxdorf) fondis en la jaro 1671Maxmilián Thun-Hohenstein, laŭ kiu ĝi ankaŭ ricevis sian nomon. Grafo Thun bezonis en tiu ĉi regiono konstrui mastruman fonon precipe por administrado de arbaroj. Tiutempe ekzistis korto Papert super Horní Žleb, kiu ne apartenis al familio Thun, sed al Christof Stolze kaj liaj loĝantoj nerajtigite intervenis en mastrumadon en tiu ĉi regiono, precipe per ŝtelĉasado.