Bynov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bynov
germane Bünauburg bei Bodenbach
urba parto
Bynov el sudoriento
Oficiala nomo: Bynov
Kromnomo: Děčín IX-Bynov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Děčín
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Elba Grejsmontaro
Domoj 247 2011
Rojo Jílovský potok
Situo Bynov
 - alteco 212 m s. m.
 - koordinatoj 50° 46′ 58″ N 14° 09′ 04″ O / 50.78278 °N, 14.15111 °O / 50.78278; 14.15111 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 299 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 160 m s. m.
Katastro 15,25 km² (1 525 ha) Bynov
Loĝantaro 3 670 (2021)
Denseco 240,66 loĝ./km²
Unua skribmencio 1543
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 405 05
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bynov
Portalo pri Ĉeĥio

Bynov (germane Bünauburg bei Bodenbach) estas eksa municipo, nun IX-a parto de statuta urbo Děčín. Ĝi troviĝas nordokcidente de Děčín. Estas ĉi tie registritaj 247 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 3 670 loĝantoj.

Děčín IX-Bynov situas en katastra teritorio Bynov kun areo 15,25 km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bynov el okcidento: La urba parto estas el ambaŭ flankoj premita en arbaroriĉa valo de rojo Jílovský potok

Bynov, kiel okcidenta parto de Děčín, etendiĝas en norda Bohemio, laŭlonge laŭ grava kaj nuntempe sufiĉe frekventata ŝoseo I/13 kuniganta Děčín kaj Teplice. En la norda flanko troviĝas protektita pejzaĝa regiono Elbaj grejsoj, en kiu tuj super la urba parto troviĝas grejsaj muroj. Escepto estas nek per vegetaĵo preskaŭ surkreskintaj kampoj de grejsaj ŝtonegoj. Male en la suda parto etendiĝas Bohemia mezmontaro. Dislimejo de ambaŭ protektitaj pejzaĝaj regionoj estas ŝoseo I/13.

Por la municipo estas karakterizaj altaj arbarkovritaj montetoj, kiuj ĉirkaŭas ĝin el ĉiuj direktoj kaj kreas valon de rojo Jílovský potok, kondukanta el okcidento al oriento, direkte al Děčín. Karakterizaj montetoj kiel Klobouk en sudo kaj Písečný vrch en okcidento donas al Bynov sur mapo ĉapelan formon. La plej alta monto en la ĉirkaŭaĵo estas grejsa tablomonto Děčínský Sněžník, malproksima nur 3 km nordokcidente. Tiuu kun alteco 723 metroj apartenas al karakterizaj dominantoj en la ĉirkaŭaĵo kaj tre alloga turisma celo ne nur por la lokaj aŭ enlandaj loĝantoj, sed ankaŭ por turistoj el Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1543.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 389 376 435 804 1 132 1 181 1 356 1 171 1 345 1 370 861 4 897 4 476 3 932
Domoj 49 52 53 70 98 109 150 216 . 240 160 230 237 247
Indikoj el la jaro 1970 estas ensumigitaj ĉe loka parto Nová Ves.
Nombro de domoj el la jaro 1961 estas ensumigita en domoj de loka parto Děčín.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]