Ŝipa trafiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la historia barko "Meridianas" en Klaipėda, Litovio
Aŭtotransporta ŝipo sur la lago Gatún
linfana velboateto optimisto

Ŝipa trafiko estas la uzo de surakvaj veturiloj sur rojoj, riveroj, lagoj kaj maroj por diversaj celoj, ĉefe por la transporto de personoj kaj varoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La neceso transpasi akvosurfacojn jam frue en la historio de la homaro gvidis al la konstruo de naĝantaj helpiloj tiucelaj - la unuaj surakvaj veturiloj.

Probable la unuaj akvaj veturiloj estis flosoj el pluraj, kunligitaj akvotrunkoj kaj trunkoboatoj el unu supre kavigita granda trunko. Iom post iom evoluis pli malpezaj kaj pli bone manovreblaj boatoj kaj ŝipoj. Ili ebligis, ke el la baraĵo akvo iĝis trafika vojo. La ŝipa trafiko ebligis la malkovron de fremdaj landoj kaj la komercon kun ili. Ĝi plifaciligis la interŝanĝon de varoj kaj ideoj, sed ankaŭ alportis armeajn konfliktojn pri teritoriaj, ekonomiaj kaj potencopolitikaj interesoj. Laŭ la jarcentoj la ŝipa trafiko iom post iom specialiĝis en armean kaj malarmean branĉon, en komercon kaj fiŝkaptadon, kaj evoluis pliaj ekonomiaj branĉoj proksimaj al la ŝipa trafiko, kiel la infrastrukturo de havenoj, vojgvidistoj kaj vojgvidiloj kiel lumturoj, kaj nelaste ankaŭ la metio kaj poste industrio de ŝipokonstruado.

Dum la moderna epoko krome pli kaj pli graviĝis la turisma utiligo de la ŝipa trafiko. Pasaĝeraj ŝipoj, inter ili pramoj kaj krozoŝipoj, transportas vojaĝantojn de unu loko al alia, sed krome multaj feriemuloj ankaŭ pasigas sian libertempon sur jaĥtoj kaj aliaj velboatoj, sur surfotabuloj, remboatoj, motorboatoj kaj aliaj specoj de akvaj veturiloj.

Ŝipa trafiko estas la plej ekonomia transporta vojo. La plej grandaj moveblaj homaj konstruaĵoj estas ŝipoj. Ili povas transporti grandajn kvantojn da varoj kun relative malmultaj homaj laborfortoj kaj relative malalta energioinvesto. Kvankam ili havas limigitan maksimuman rapidon, ili povas pasi grandajn distancojn ene de relative malmulta tempointervalo, se ili povas veturi surmare sen interrompoj. La mara transportovojo gajnas gravecon kompare al la transportado sur stratoj, sur reloj kaj per aviadiloj, kaj ekzemple la programo "Marko Polo II" de la EU-Komisiono subtenas ĝian evoluon.

Potenca mara ŝipa trafiko por varoj estas antaŭkondiĉo por evoluigo de regiona ekonomio kaj por la ekonomia globaligo. Kiel ekzemplo citeblas la ekonomio de Germanio, kiu dum la jaro 2005 transportis proksimume 20 procentojn de la eksportoj per maraj ŝipoj kaj pliajn 5 procentojn per riveraj ŝipoj – 53 procentoj de la nafto kaj 33 procentoj de la karbo importataj venis per maraj ŝipoj.

moderna kontenera kargoŝipo

Utiligo de la akvaj areoj[redakti | redakti fonton]

Krom por transporto ŝipo ankaŭ uziĝas por la utiligo de maroj, lagoj, riveroj kaj rojoj por diversaj celoj. Inter tiuj utiligoj estas fiŝkaptado, la ekhavo de krudmaterialoj, esploraj kaj turismaj celoj. La rajtoj pri la maraj posedaĵoj estas reguligitaj en internacia marjura interkonsento el la jaro 1982.

ŝipo por kaptado de salikoketoj ĉe la germana insulo Pellworm en la Norda Maro

Fiŝkaptado[redakti | redakti fonton]

Fiskaptado per ŝipoj estas unu el la plej malnovaj homaj manieroj utiligi akvajn areojn. Kaj por rivera respektive laga kaj por mara kaptado de homaj nutraĵoj dum la homa evoluo kreiĝis multaj specialigitaj ŝipoj, inter ili por multaj diversaj specioj de fiŝoj, balenoj, salikokoj, sepioj kaj aliaj marvivaĵoj.

La fiŝkaptado nuntempe havas gravan rolon por la nutrado de la homaro. La modernaj fiŝkaptaj ŝiparoj estas tiom kapablaj, ke konstantas la minaco ke ili forkaptas tro da fiŝoj kaj endanĝerigas la reprodukton de gravaj fiŝaj specioj.

Havigo de krudmaterialoj[redakti | redakti fonton]

La moderna tekniko ebligas havigi krudmaterialojn kaj energiofontojn el la grandaj maroj, grandaj lagoj kaj el la submaraj teraj tavoloj. Sur imponaj maraj platformoj instaliĝis grandaj pumpejoj por nafto kaj gaso, kaj poste aldoniĝis ankaŭ grandaj maraj ventoturbinaro por produkto de elektro. Por la konstruo kaj vivteno de tiuj energioproduktaj instalaĵoj necesas pliaj specoj de specialaj ŝipoj.

la esplorŝipo "Polarstern" ("polusa stelo")

Esploro[redakti | redakti fonton]

Por povis esplori marojn kaj malmarajn akvoareojn, uzatas diversspecaj esplorŝipoj. Ili servas interalie al oceanografio, geofiziko, mara ĥemio, mara biologio inkluzive de prifiŝkapta biologio, mara zoologio kaj mara geologio. Tiucele ili estas ekipitaj per laboratorioj kaj per specifaj aparatoj cele al la kolekto de datumoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]