Lhota u Vsetína

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lhota u Vsetína
germane Lhota b. Lipthal
municipo
Ĉefstrato en Lhota
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lhota u Vsetína
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Vsetín
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Host.-vset. montetaro
Rojo Rokytenka
Situo Lhota u Vsetína
 - alteco 610 m s. m.
 - koordinatoj 49° 18′ 26″ N 17° 57′ 29″ O / 49.30722 °N, 17.95806 °O / 49.30722; 17.95806 (mapo)
Areo 11,27 km² (1 127 ha)
Loĝantaro 783 (2023)
Denseco 69,48 loĝ./km²
Unua skribmencio 1374
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 755 01
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 556866
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lhota u Vsetína
Retpaĝo: www.lhotauvsetina.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Lhota u Vsetína (en traduko Lhota ĉe Vsetín) estas vilaĝo en Ĉeĥio situanta sudokcidente de urbo Vsetín. La vilaĝo etendiĝas en valo kreita de rojo Rokytenka, kiu kreas limon inter Hostýnské vrchy kaj Vizovica montetaro. La vilaĝo estas konstruita laŭlonge laŭ ŝoseo kuniganta urbon Vsetín kaj Vizovice. Tra la vilaĝo kondukas markita vojdirekto Beskida-kisuca magistralo, sektoro kondukanta el Jihlava ĝis Český Těšín. Ĉi tie vivas 783 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Lhota u Vsetína unuafoje estas menciata kiel Vrchní Rokytnice en dokumento de Vok el Kravaře kaj en Starý Jičín datita al la jaro 1374. Loĝantoj de Lhota partoprenis la t.n. valaĥiaj ribeloj dum la tridekjara milito. Post malvenko de la ribelo en 1644 estis plimulto da loĝejoj forbruligitaj, ses posedantoj de loĝejoj estis ekzekutitaj kaj kvar falis en bataloj dum la ribelo.

Enla 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento estis en la vilaĝo disvastigita hejma produktado de poŝtranĉiloj, ŝton-akrigiloj, vitraj perloj kaj vergar-varoj.