Chropyně

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chropyně
germane Chropin
urbo
Kastelo en Chropyně
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chropyně
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Kroměříž
Administra municipo Chropyně
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Memorindaĵoj Chropyně kastelo
Rivero Svodnice
Situo Chropyně
 - alteco 195 m s. m.
 - koordinatoj 49° 21′ 42″ N 17° 21′ 53″ O / 49.36167 °N, 17.36472 °O / 49.36167; 17.36472 (mapo)
Areo 19,00 km² (1 900 ha)
Loĝantaro 4 720 (2023)
Denseco 248,42 loĝ./km²
Valego Supramoravia valego
Unua skribmencio 1261
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 768 11
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0721
NUTS 5 CZ0721 588512
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 2
Bazaj setlejunuoj 8
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chropyně
Retpaĝo: www.muchropyne.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Chropyně estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en regiono Hanakio, inter urboj Kroměříž kaj Přerov. Tie vivas 4 720 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vlkoš, Kyselovice, Záříčí, Skaštice, Bezměrov, Břest, Kroměříž kaj Kojetín.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua skriba mencio estas el jaro 1261, kiam Smil de Střílky donacis la kolonion al la nove fondita cisteria monaĥejo en Vizovice. Ekde la jaro 1567 posedis Chropyně familio Haugvic el Biskupice, ekde la jaro 1581 familio Černický el Kácov, post la jaro 1595 familio Pražma el Bílkov kaj en la jaro 1615 ĝin aĉetis kardinalo Francisko el Dietrichstein. Post du jaroj pli malfrue li la feŭdan bienon interŝanĝis kun la olomouca episkopejo kaj en lia posedo ĝi restis ĝis la revolucio 1848-1849 signifanta finon de feŭdaj rilatoj.

Komence de industria civilizacio en jaro 1868 estis konstruita granda sukerfabriko, kaj post unu jaro pli malfrue estis konstruita en Chropyně fervojo BrnoPřerov. La sukerfabriko estis en la jaro 1949 transformita al loka entrepreno Technoplast, kiu fabrikis plastajn materialojn. Granda fabriko vigligis vivon en la urbeto – pligrandiĝis nombro de loĝantaro kaj ŝanĝiĝis ilia socia konsisto. Parto de la urbeto estas paneldomoj kaj fine en la jaro 1970 estis Chropyně proklamita kiel urbo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 006
18802 381
18902 498
19002 890
19103 041
19212 953
JaroLoĝantoj
19302 972
19502 470
19613 137
19703 462
19805 021
19915 388
JaroLoĝantoj
20015 256
20145 029
20165 009
20174 956
20184 915
20194 889
JaroLoĝantoj
20204 853
20214 587
20224 749
20234 720

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la 15-a kaj 16-a jarcentoj familio Ludanic konstruis fiŝlagojn, kaj subtenis la Unuiĝon de Fratoj kaj fondis fratan nobelan lernejon, kie oni edukis nobelojn pri bonaj moroj. De tie venas proverbo: "Iri al Chropyně por bonaj moroj".

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dominanto de la urbo estas kastelo de reĝo Ječmínek, rekonstruita sur malnovaj fundamentoj ĉirkaŭ la jaro 1615 kaj poste en la jaroj 17011703 rekonstruita laŭ la projekto de Giovanni Pietro Tencalla. Post duono de la 19-a jarcento el ĝi ĉefepiskopo kardinalo Friedrich de Fürstenberk kreis ĉasistan kastelon.

Antaŭ inundo en jaro 1997 ekzistis tie banloko kun kuracakvo, kie oni kuracis reŭmatismon. Post la inundo restis nur la fonto kun kuraca akvo.

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Chropyně loĝas tri esperantistoj - familio Filip kaj samideano Emil Kohoutek. Ne ekzistas tie esperanto-klubo, ili vizitadas klubon en urbo Přerov. Ankaŭ ili estas gastigantoj de Pasporta Servo tie.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]