Držková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Držková
municipo
Ĉefa strato kun kapelo kaj sonorilejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Držková
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Zlín
Administra municipo Zlín
Historia regiono Moravio
Montaro Host.-vset. montetaro
Rivero Dřevnice
Situo Držková
 - alteco 378 m s. m.
 - koordinatoj 49° 19′ 09″ N 17° 47′ 08″ O / 49.31917 °N, 17.78556 °O / 49.31917; 17.78556 (mapo)
Katastro 20,85 km² (2 085 ha) Držková
Loĝantaro 373 (2023)
Denseco 17,89 loĝ./km²
Unua skribmencio 1391
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 763 19
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0724
NUTS 5 CZ0724 585203
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Držková
Retpaĝo: www.drzkova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Držková estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Zlín, en Regiono Zlín en montetaro Hostýnské vrchy. En la katastro fontas rivereto Dřevnice. Vivas ĉi tie 373 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1391.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869790
1880849
1890789
1900767
1910709
1921743
JaroLoĝantoj
1930735
1950584
1961633
1970549
1980405
1991343
JaroLoĝantoj
2001331
2014359
2016361
2017363
2018369
2019363
JaroLoĝantoj
2020354
2021335
2022366
2023373

Sonorilejo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝplaco ĉe rojo Dědinský potok situadis valaĥia sonorilejo el la 18-a jarcento. Estis en ĝi ankaŭ 48 kg peza sonorilo, sed kiu estis dum la unua mondmilito forkomandita. La sonorilejo estis en la 70-aj jaroj pro sia malbona stato kaj pro kaŭzo de liberigo de loko por plilarĝigo de la ŝoseo deŝirita. En la jaro 1999 estis laŭ malnovaj desegnaĵoj konstruita replikaĵo de la malnova sonorilejo, kiu troviĝas proksime de la loko, kie situis la sonorilejo devena.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Muzeo[redakti | redakti fonton]

Salaŝa kolibo de Muzeo de ligna porcelano

En la jaro 2011 estis en la municipo malfermita Muzeo de ligna porcelano. Tiu ĉi privata muzeo kaptas historion de municipo Držková kaj precipe antaŭe abunde praktikatan hejman produktadon de ligna ilaro, popole nomatan ankaŭ lignaĵaroligna porcelano. La lign o ludis en antaŭaj tempoj principan rolon en la vivoj de civitanoj en Držková. En la regiono, kie estas "fino de pamno kaj komenco de ŝtono", la malriĉaj kampetoj, semitaj de ŝtonegoj, ne donis vivtenaĵon eĉ ne al senarbejistoj, des malpli al homoj el la propra municipo. Tial, kion al Držkovanoj prenis la malriĉaj kampoj, tion devis kompensi al ili la montoj. Oni produktis ĉi tie neelĉerpebla kvanto de produktoj, kiuj trovis uzon ofte malproksime de la lokoj de sia estiĝo. La ekspozicio lokigita en kopiaĵo de salaŝa konstruaĵo – kolibo enhavas originalajn ilarojn kaj pretajn produktojn, kiuj atestas pri inĝenieco kajnlerteco de tiuj ĉi hejme laborantaj produktantoj. Al pluaj konstruaĵoj de la muzeo apartenas ankaŭ kopiaĵo de plektita sonorilejo el Vlčková kaj kolekto de abelujoj.