Hutisko-Solanec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 49°25′50″N 18°13′04″E  /  49.43056°N, 18.21778°O / 49.43056; 18.21778 (Hutisko-Solanec)
Hutisko-Solanec
municipo
Hutisko-Solanec prapor.png
Flago
Hutisko-Solanec znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Hutisko-Solanec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Rožnov pod Radhoštěm
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Vsetínské vrchy
Rojo Solanecký potok
Situo Hutisko-Solanec
 - alteco 480 m s. m.
 - koordinatoj 49°25′50″N 18°13′04″E  /  49.43056°N, 18.21778°O / 49.43056; 18.21778 (Hutisko-Solanec)
Plej alta punkto
 - situo Soláň
 - alteco 861 m s. m.
Areo 29,93 km² (2 993 ha)
Loĝantaro 2 005 (01.01.2010)
Denseco 66,99 loĝ./km²
Kuniĝo 1-a de januaro 1960
 - fondo 1656 Hutisko
 - fondo 1657 Solanec pod Soláněm
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 62
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 542814
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Hutisko-Solanec
Retpaĝo: www.hutisko-solanec.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Hutisko-Solanec estas vilaĝo situanta en distrikto Vsetín en Ĉeĥio en cismontaro de Beskidoj. La vilaĝo estiĝis per kuniĝo de vilaĝoj Hutisko kaj Solanec pod Soláněm en la jaro 1960. Vilaĝo Solanec ricevis sian nomon laŭ monto Soláň, sub kiu ĝi situas.

Hutisko[redakti | redakti fonton]

Hutisko estas vilaĝo nomita laŭ vitraj gisejoj, kiuj ĉi tie komence de la 17-a jarcento staris. Ĝi malproksimas 6 km sudoriente de urbo Rožnov pod Radhoštěm.

Historio de Hutisko[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis fondita post la jaro 1656. Kiam ankaŭ la najbara vilaĝo Solanec estis proklamita kiel vilaĝo en 1657, Hutisko ankoraŭ vilaĝo ne estis, ĉar Solanec apartenis ĝis tiu jaro sub vilaĝan oficejon en Vigantice.

Solanec[redakti | redakti fonton]

Solanec estas vilaĝo havanta nomon laŭ monto Soláň, sub kiu ĝi parte etendiĝas. Ĝi situas 7,6 km sudoriente de urbo Rožnov pod Radhoštěm.

Historio de Solanec[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Solanec estis proklamita kiel vilaĝo en la jaro 1657.

La unua lernejo estis ĉi tie konstruita en 1732, en la sama jaro estis konstruita ankaŭ ligna preĝejo. Post ties incendio estis en la jaro 1748 konstruita masonita preĝejo - hodiaŭ la plej malnova memorigaĵo en la vilaĝo.

Memorindaĵo[redakti | redakti fonton]

En Hutisko-Solanec troviĝas unusola monumento en Ĉeĥio de Charlotta Garrigue-Masaryková, edzino de Tomáš Garrigue Masaryk, la unua ĉeĥoslovaka prezidento.