La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1651. Ĝis pereo de feŭdismo ĝi apartenis al sinjorujo de Rožnov pod Radhoštěm. La nomo de la vilaĝo estas derivita de rivereto Bystřice, kiu enfluas en valbaraĵon Bystřice, kelkfoje ŝanĝiĝis. La devena nomo Nová Bystřice aŭ Randýskova Bystřice (la nomo de la unua vilaĝestro Randýsek) fiksiĝis en aspekto Velká Bystřice, kiu estis ŝanĝita en la jaro 1923 je Valašská Bystřice. En pasinteco la vilaĝo havis plejparte agrikulturan karakteron kaj pro sia malriĉeco ĝi estis konata pro elmigrado.