Ŝtupetaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝtupetaro
Faldebla ŝtupareto
Fajrobrigadaj ŝtupetaroj

Ŝtupetaroeskalo estas ilo el du longaj stangoj kunigitaj per transversaj bastonoj, sur kiuj oni metas la piedon por supren aŭ malsupren iri.

La ŝtupetaroj kiel regulo estas porteblaj iloj, pretigataj por plenumi certan taskon.

Ĉefaj tipoj de ŝtupetaroj[redakti | redakti fonton]

  1. Malpeza portebla ŝtupetaro, kiun oni almetas al muro.
    • Tia ŝtupetaro povas esti ŝovofolda.
  2. Ŝnura penda ŝtupetaro.
  3. Ŝtupetaro en formo de tabulo kun albatitaj laŭlarĝe tabuloj aŭ lignoblokoj.
  4. Ŝtupetaro, kiu en malfaldita formo aspektas kiel izocela triangulo: sur ĝiaj flankoj troviĝas unu aŭ du ŝtupetaroj (unuflanka aŭ duflanka supreniro), inter ili por firmeco de la konstrukciaĵo proksime al la supro oni malfaldas placeton (se ĝi estas), destinitan por apogo de la piedoj. Altecon de la ŝtupetaro oni konsideras aŭ laŭ la lasta ŝtupo, aŭ laŭ la placeto. Fidindeco de tia ŝtupetaro dependas de disfaldita angulo: ju pli larĝe ĝi estas disfaldita, des pli stabila kaj sekve fidinda ĝi estas.

Unuaj ŝtupetaroj[redakti | redakti fonton]

Unua bildo, kiu similas al ŝtupetaro estis trovita en mezolitika kaverno (antaŭ ĉ. 10.000 jaroj) en la distrikto de Valencio en Hispanio. Sur la muro estis desegnitaj du nudaj homoj grimpantaj kun korboj sur, plej verŝajne, herba ŝtupetaro.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Ŝtupetaroj uzatas en bibliotekoj, dum riparaj laboroj, ĉe aranĝo de turistaj itineroj, en apudurbaj domoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]