Fiŝretŝtrumpoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalsonfiŝretŝtrumpoj kun malfajna strukturo kaj kunkudro.

Fiŝretŝtrumpoj estas ŝtrumpoj kiuj konsistas el malferma, diamantforma ŝtofo kiu similas je fiŝreto, tial la nomo fiŝretŝtrumpo. Pro la kradstrukturo, ĉi tiuj vestaĵoj facile sekvas la korpoformon. Male al trikitaj aŭ nilonaj ŝtrumpoj, fiŝretŝtrumpoj ne povas eskaliĝi pro la teksado aŭ noda metodo.

Estas du specoj de fiŝretŝtrumpoj: kun malfajna kaj fajna strukturo. La unua tipo estas ĉefe portata de popsteluloj kaj vespernoktaj festuloj, ĉi-lasta ankaŭ estas portata sub ĉiutaga vestaĵo kiel tajlorkostumo por inoj.

Ĉar la fiŝretŝtrumpo atentigas la nudan haŭton sube, ĝi estas konsiderata kiel amorveka kaj provoka.