Slatina (distrikto Nový Jičín)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Slatina |
Slatina | |||
germane Schlatten | |||
municipo | |||
Kastelo en Slatina
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Slatina | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Nový Jičín | ||
Administra municipo | Bílovec | ||
Historia regiono | Moravio resp. Moravia enklavo | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Situo | Slatina | ||
- alteco | 411 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 47′ 27″ N 17° 58′ 48″ O / 49.79083 °N, 17.98000 °O (mapo) | ||
Katastro | 7,46 km² (746 ha) Slatina u Bílovce | ||
Loĝantaro | 765 (2023) | ||
Denseco | 102,55 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1371 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 742 93 ĝis 743 01 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0804 | ||
NUTS 5 | CZ0804 568406 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.obecslatina.cz | |||
![]() |
Slatina (germane Schlatten) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Nový Jičín en Moraviasilezia regiono. Ĝi situas en cismontaro de Nízký Jeseník proksime de urbo Bílovec. La municipo estas kreata de Slatina kaj loka parto Nový Svět. Vivas ĉi tie 765 loĝantoj (2023).
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1371. Al Moravio ĝi estis alligita komune kun fulneka senjorujo nur en la jaro 1480 kaj ĝi tiel fariĝis unu el la tn. Moraviaj enklavoj ĉirkaŭita de silezia teritorio.
Slatina apartenis jam ekde la jaro 1960 sub distrikto Nový Jičín. En la jaro 1964 de Slatina apartiĝis Karlovice, kiu estas ekde tiu tempo parto de najbara municipo Tísek. Al la 1-a de januaro 1979 Slatina estis kuun Ohrada kaj Nový Svět almembrigita al Bílovec. La municipo al la 24-a de novembro 1990 memstariĝis, samtempe de ties katastro apartiĝis loka parto Ohrada, kiu fariĝis parto de katastra teritorio Stará Ves u Bílovce, apartenanta al urbo Bílovec.
Belvedero Slatina[redakti | redakti fonton]
Super la municipo Slatina sur monteto Okrouhlík kun supermara alteco 467 metroj situas belvedero Slatina.
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Kastelo Slatina
- Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
- Kapelo kun statuo de sankta Johano Nepomuka
- Dia torturo malantaŭ la municipo
|