Frýdlant nad Ostravicí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo Frýdlant nad Ostravicí en distrikto Frýdek-Místek. Pri urbo Frýdlant en Bohemio en distrikto Liberec temas artikolo Frýdlant.


Koordinatoj: 49°35′34″N 18°21′35″E  /  49.59278°N, 18.35972°O / 49.59278; 18.35972 (Frýdlant nad Ostravicí)
Frýdlant nad Ostravicí
germane: Friedland (an der Ostrawitza), latine: Vriedlant
urbo
Frýdlant nad Ostravicí (CZE) - view from Lysá hora.jpg
Frýdlant nad Ostravicí - vido el Lysá hora
Frýdlant nad Ostravicí (CZE) - flag.png
Flago
Frýdlant nad Ostravicí (CZE) - coat of arms.png
Blazono
Oficiala nomo: Frýdlant nad Ostravicí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Frýdlant nad Ostravicí
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravio
Montaro Moraviasileziaj Beskidoj
Rivero Ostravice
Situo Frýdlant nad Ostravicí
 - alteco 357 m s. m.
 - koordinatoj 49°35′34″N 18°21′35″E  /  49.59278°N, 18.35972°O / 49.59278; 18.35972 (Frýdlant nad Ostravicí)
Areo 21,88 km² (2 188 ha)
Loĝantaro 9 727 (8.8.2008)
Denseco 444,56 loĝ./km²
Unua skribmencio 1300
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 738 01 ĝis 739 11
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0802
NUTS 5 CZ0802 598143
Katastraj teritorioj 3
Urbaj partoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Frýdlant nad Ostravicí
Retpaĝo: www.frydlantno.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Frýdlant nad Ostravicí (germane Friedland an der Ostrawitza) estas urbo situanta en valo de rivero Ostravice, sub la plej alta monto de montaro Moravskoslezské Beskydy, sub Lysá hora, 10 km de urbo Frýdek-Místek, etendiĝanta ambaŭflanke de historia moravia-silezia landa limo.

La kolonigita vilaĝo estas unuafoje menciata en la jaro 1300, en la jaro 1777 ĝi estis avancigita je urbeto, urbo ĝi estas ekde la jaro 1948. En la jaroj 16461648 lasis ĉi tie konstrui senjorularo el Hukvaldy gisejetojn kaj altfornon por prilaborado de ferercoj, kiujn oni minis en la ĉirkaŭaĵo. El la gisejetoj poste evoluis ferfabriko (1869). En la ferindustria tradicio oni daŭrigas ĝis hodiaŭ. En la jaro 1871 Frýdlant akiris fervojan alkondukon.

En la urbo naskiĝis pentristo kaj grafikisto Ferdiš Duša (18881958). En lia naskodomo estas monumento de Ferdiš Duša. Tie estas daŭra ekspozicio de lia viv-verkaro kaj artverkaro.

La urbo estas signifa centro de vojaĝtrafiko kaj refreŝigado. Krom aŭtokampadejo, turismaj loĝigejoj, hoteloj, pensionoj kaj manĝejoj de diversaj kategorioj estas en katastroteritorio de Frýdlant pli ol 700 kabanoj kaj dometoj. Frýdlant estas elirloko por promenoj kaj eĉ por pli pretendemaj piedirantaj turistoj ĝis Beskydy (Lysá hora, Ondřejník) kaj ankaŭ por montara bicikloturismo. Ĉi tie estas sporta flughaveno por motora kaj senmotora flugado kaj pluraj sportejoj. Baniĝi eblas aŭ en banejo aŭ en rivero Ostravice, kie estas ludejo por stranda volejbalo. Vintre eblas eluzi proksimajn skitelferojn aŭ oni povas dediĉi sin al skikurado. En la urbo havas sidejon regiona administraro de Montara deĵoro.