Lutyně

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lutyně
(Polská Lutyně)
germane Ober Leuten, pole Lutynia Górna, pole Lutynia Polska
urba parto
Gimnazio en Lutyně
Oficiala nomo: Lutyně
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Orlová
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Domoj 1176 (2011)
Situo Lutyně
 - koordinatoj 49° 52′ 17″ N 18° 25′ 35″ O / 49.87139 °N, 18.42639 °O / 49.87139; 18.42639 (mapo)
Katastro 7,88 km² (788 ha) Horní Lutyně
Loĝantaro 20 843 (2021)
Denseco 2 645,05 loĝ./km²
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 14
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lutyně
Portalo pri Ĉeĥio

Lutyně (germane Ober LeutenPolnishleuten, pole Lutynia PolskaLutynia Górna) estas nordokcidenta parto de urbo Orlová en Teŝinio, de 1920 en la Ĉeĥio. Antaŭe nomo de tiu ĉi vilaĝo estis Lutynia Polska/Polská Lutyně (Pola Lutyně) dum la Dua mondmilito la nomo estis ŝanĝita al Ober Leuten, kaj poste al Horní Lutyně (Supra Lutyně). En la jaro 1960 Horní Lutyně estis unuiĝinta kun urbo Orlová, kaj de tiu ĉi jaro estas uzita mallongigita nomo Lutyně.

Nuntempe Lutyně estas plej granda parto de la urbo, kun 76,1% populacio, tiu estas 20 843 loĝantoj (2021)[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Lutyně estis menciita la unuan fojon en la latina dokumento Liber fundationis episcopatus Vratislaviensis, verkita en la tempoj de episkopo Henryk de Wierzbno ĉirkaŭ 1305 inter kelkaj vilaĝoj devigitaj pagi dekonaĵojn al la episkopejo en Wrocław[2]. Tiu ĉi vilaĝo estis en la Teŝina princlando, kiu estis kreita en 1290 rezulte de la divido Silezia princlando. La regantoj de la princlando venis de pola (piasta) dinastio. La lasta piasta princino Elizabeto Lukrecio mortis en la jaro 1653, kaj novoj reĝoj de la princlando estis Habsburgoj, kiu reĝis ĝin ĝis la jaro 1918. Post la dispartiĝo de Teŝinio en 1920 la vilaĝo estis ene de la limoj de Ĉeĥoslovakio, kaj en la jaro 1938 mallongatempe estis en Pollando. Dum la Dua mondmilito Lutyně kun la pli granda parto de Teŝinio estis en Tria imperio kiel Bezirk Teschen. Post la milito la limoj en la rivero Olza revenis (kiel estis en jaroj 1920-1938), kaj Lutyně estas en Ĉeĥio ĝis nun.

En la jaro 1896 en Lutyně naskiĝis pola artisto kaj folkloristo Gustaw Fierla, kaj en 1908 Adolf Fierla, kaj en 1909, luterana pastro, Władysław Fierla.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869843
18801 050
18901 200
19001 733
19102 133
19212 231
JaroLoĝantoj
19302 691
19502 403
19612 687
19709 621
198017 521
199128 077
JaroLoĝantoj
200126 577
201122 829
202120 843

Gravaj konstruaĵoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

En la Lutyně situas kapelo sankta Johano Nepomuka konstruita en la jaro 1854[3], kiu estas la plej malnova konstruaĵo en tiu ĉi urboparto. Proksime al la kapelo staras monumentoj al la falintoj dum la unua kaj la dua mondmilitoj. Tuta urboparto estas karakterizata per socialismaj kaj modernaj konstruaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.czso.cz/csu/czso/iii-pocet-obyvatel-a-domu-podle-kraju-okresu-obci-a-casti-obci-v-letech-1869-2011_2015 (08.05. 2020)
  2. Śląsk Cieszyński w średniowieczu (do 1528). Idzi Panic (redakcja). Cieszyn: Starostwo Powiatowe w Cieszynie, 2010, s. 296.ISBN 978-83-926929-3-5.
  3. https://cs.wikipedia.org/wiki/Kaple_svat%C3%A9ho_Jana_Nepomuck%C3%A9ho_(Orlov%C3%A1)