Adolf Fierla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Fierla
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1908 (1908-01-16)
en Orlová
Morto 8-an de septembro 1967 (1967-09-08) (59-jaraĝa)
en Londono
Religio luteranismo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona Universitato • Juliusz Słowacki Polish Grammar School vd
Familio
Gefratoj Władysław FierlaGustaw Fierla vd
Profesio
Okupo poeto • prozisto • publikigistotradukisto vd
Aktiva en BohumínOrlová vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolf FIERLA (naskiĝis la 16-an de jaunaro 1908 en Polnischleuten, mortis la 8-an de aŭgusto 1967 en Londono) - estis pola poeto kaj verkisto el Zaolzie.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Władysław Fierla devenis el familio distingita de la polaj kaj luteranaj komunumoj de Teŝinia Silezio. Li estis la frato inter aliaj de: Gustaw kaj Władysław. Li studis en la pola gimnazio en Orlová, kaj poste en la Jegelona Universitato en Krakovo kaj slavistiko en Prago. Poste li laboras kiel instruisto de la pola lingvo en lernejoj en la Teŝinio.

Registriĝkarto de Adolf Fierla kiel malliberulo ĉe la Nazia Koncentrejo Dachau

En 1939 li eskapis de la alproksimiĝanta orienta fronto. Reveninte hejmen en 1940, li estis arestita de germanoj kaj deportita al koncentrejoj KL Dachau kaj KL Mauthausen-Gusen. Liberigita el la tendaro, li laboris kiel laboristo en Peterswald, kaj en 1944 li estis rekrutita en la Wehrmacht. Rezulte de batalado, li estis kaptita en Francio kaj post la fino de la dua mondmilito li decidis resti en la okcidento. Komence, li vivis en Italio, poste en Francio, kaj ekde 1958 en Britio.

Kreado[redakti | redakti fonton]

Fierla verkis siajn verkojn en la pola kaj en la teŝina dialekto. Li fokusiĝis ĉefe pri la vivo de la loĝantoj de Teŝinio de proksime al Karviná. Liaj verkoj enhavas multajn religiajn motivojn. Fierla ankaŭ tradukis en la polan verkojn de la ĉeĥa poeto Jiří Wolker.

Tipa motivo de la verko de Fierla estis la realo, kiun la verkisto observis en la minejoj de sia regiono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Przydrożne kwiaty (Apudviaj floroj - 1928) – kolekto de poezio
  • Ondraszek (1930/1931) – novelo
  • Cienie i blaski (Ombroj kaj briloj - 1931) – kolekto de poezio
  • Hałdy i inne opowiadania górnicze (Ŝutmontoj kaj aliaj minaj rakontoj - 1931) – kolekto de rakontoj
  • Dziwy na groniach (Mirindaĵoj al la montoj - 1932) – kolekto de poezio
  • Kopalnia słoneczna (Suna mino - 1933) – kolekto de poezio
  • Kolędy beskidzkie (Beskidaj kristnaskaj kantoj - 1935)
  • Kamień w polu (Ŝtono en la kampo - 1938) – kolekto de rakontoj
  • Poezje religijne (Religiaj poezioj - 1971) – postmorte, kolekto de poezio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]