Fuortaro Šibenice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Fuortaro Šibenice (Šibenice signifas Pendumilo) estis konstruata proksimume 10 km okcidente de urbo Opava. Kiel praktika komenco de ĝia konstruado ni povas konsideri la 10-an januaron 1938, kiam estis komisiita de Ministerio de nacia defendo konkurso por konstrulaboroj. Templimo por fini la konstrulaboroj estis 26 monatoj kaj sumaj konstrukostoj por la laboroj inkluzive de materialo estis supozataj en alteco 61 730 000 Kč. Tasko de la fuortaro Šibenice, nomata iam ankaŭ „Galgenberg“, estis subteni per artileria pafado la fortikaĵlinion ekde urbo Opava okcidenten kaj malebligi al malamiko por antaŭeniri ekde la ŝtatlimo tra la plej mallonga direkto al urbo Olomouc. Vasta supraĵo de la fuortaro estas preskaŭ plata, tereno ĉi tie ekde oriento kaj sudo nur milde ascendas. Sed okcidente la fuortaro estas akre limigita per abrupta, preskaŭ 50 m profunda krutaĵo, kiu en larĝa arko turniĝas ŝirmante ties supraĵon eĉ de norde.

Šibenice apartenis kun siaj sep batalfuortoj inter la plej signifajn ekkonstruitajn ĉeĥoslovakajn fuortarojn kaj ĝi estis komparebla kun fuortaroj Dobrošov kaj Adam. Sole fuortaro Stachelberg superis ĝin. Kiel estis jam dirite, la fuortaro ne estis finita.

Objektoj de la fuortaro:

    • OP S-30 „Šibenice“ – (infanteria fuorto)
    • OP S-31 „U Cesty“ – (infanteria fuorto)
    • OP S-32 „Kopaniny“ – (infanteria fuorto)
    • OP S-33 „Katastr“ – (kanona turniĝonta kaj elŝovonta turo)
    • OP S-33a – (fuortara minĵetila fuorto)
    • OP S-34 „Březová“ – (artileria fuorto okcidento)
    • OP S-35 „U Vrby“ – (artileria fuorto oriento)
    • OP S-35a „Divá Hůra“ – (enirejobjekto)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]