Sektoro Moravia Ostrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sektoro Moravská Ostrava)
Atlaso de objektoj de pezaj fuortoj de sektoro Moravia Ostrava
Objekto MO S-20 "Aglo"

Sektoro Moravia Ostrava estis konstruata kiel la unua en tiama Ĉeĥoslovakio kaj tute unua peza fuorto, kiu estis finbetonita, estis la 22-an de decembro 1935 objekto MO S-8 "Dvůr Paseky". En septembro de 1938 la tuta sektoro estis armigita kaj preparita defendi la memstarecon de respubliko, precipe pezan industrion troviĝanta en Moravia Ostrava.

La unua pasa esploro de la konstrusektoro Moravia Ostrava, kies sektora mallongigo estas MO, okazis jam en aŭtuno de la jaro 1934. Ankoraŭ en oktobro de la sama jaro estis prilaborita malkompleta propono de la linio, kiu ĉi tie kalkulis konstruigi 112 fuortojn kaj 6 infanteriajn fuortarojn. Tiu ĉi pli multe ol duobla kvanto da objektoj kompare kun fine realigita koncepto havis vicon da kaŭzoj. Precipe tio estis malgranda sperto de armeaj projektistoj, kiuj antaŭe ne renkontiĝis kun similaj laboroj kaj en multo ili estis influitaj per la franca fortikaĵdoktrino. Plua el la kaŭzoj estis el vidpunkto de fortikiglaboroj tre ege komplika tereno. La defendlinio komencis ĉe vilaĝo Kopytov ĉe la kunfluejo de riveroj Odra kaj Olše, kie alta suba akvo kaj danĝero de inundoj komplikis la konstruadon de objektoj. La konstruado de fortikaĵoj solvis similajn problemojn ankaŭ ĉirkaŭ rivero Opava inter vilaĝoj Dolní Benešov kaj Háj ve Slezsku. Sur montetoj norde de Hlučín faris malfacilaĵojn arbarkovrita kaj per profundaj ravinoj ondiĝinta tereno, kiu donis al atakontoj bonajn alvenspacojn. En nelasta vico estis sekure barenda granda kvanto da landvojoj, kondukantaj direkte de la ŝtatlimoj enlanden, kontraŭ atakoj de malamikaj tankoj. Ĉio ĉi projekciis sin en neordinaran komplikecon de la fortikaĵkonstruado de la sektoro MO, kie pleje oni estis provanta vicon de ĝis nun neverkontrolitaj konstru- kaj organizmetodoj kaj armilsistemoj. Tial en tiu ĉi sektoro troviĝas kelke da tute esceptaj objektoj kaj taktikaj elementoj, kie ili en pli malfrua konstruado ne plu aperas.

Komence de la jaro 1935 montriĝis, ke la linio estis elektita entute bone, sed nombro da objektoj estis el vidpunkto de atendotaj elspezoj neakcepteble alta. Tial estis surbaze de la esploroj el printempo kaj somero 1935 proponite plialtigi embrazurojn super ĉirkaŭa tereno el 0,6 m al 1,2 ĝis 1,5 m, pro kio nombro da objektoj reduktiĝis al finaj 48. Kvin infanteriaj fuortaroj fariĝis memstaraj fuortoj kun turniĝontaj mitralturoj. Oni kalkulis eĉ kun du artileriaj fuortaroj, kun la unua sur terena montodorso inter vilaĝoj Darkovice kaj Darkovičky (fuortaro U Orla) kaj kun la alia – fuortaro Smolkov, kiu fermis la ostravan sektoron – en monteto Padařov super Smolkov. Budĝeto por la ostrava sektoro kalkulis kun sumo 2 milionoj da kronoj por aĉeti la parcelojn, por konstruigi la fuortojn 119 465 000 Kč, por konstruigi la komunikilaron 10 milionoj kaj por konstruigi la obstaklojn poste 6 milionoj da kronoj.

La fortikaĵsektoro MO estis la unua konstruloko, en kiu oni propre serĉis la plej konvenajn konceptojn por la plua konstruado de fortikaĵoj. La originaj francaj modeloj ĉi tie estis iom post iom alĝustigataj tiel, por ke oni atingu optiman defendan rezistkapablon kun plej favoraj elspezoj. En la jaroj 19351936 estis ankaŭ relative sufiĉe da tempo por verkontroli diversajn variantojn de fuortoj, armilaron kaj blendajn elementojn. Pli malfrue, sub premo de la internacia situacio oni pli simpligis la fortikaĵobjektojn kaj oni turniĝis al „seria konstruado“ eluzante jam antaŭe realigitajn projektojn. Tiu ĉi fortikaĵsektoro tiel prezentas la originajn intencojn de fortikaĵprojektistoj, kiuj estis poste reduktataj kaj en multe da okazoj eĉ modernigataj.

La ostrava fortikaĵsektoro estas karakteriza per aliloke nevidata nombro da turniĝontaj mitralturoj kaj granda koncentriĝo de la fortikaĵaj minĵetiloj. Kompare kun samtempe konstruata sektoro ĉe urbo Králíky ĝi havis pli grandan nombron da memstaraj infanteriaj fuortoj de la III-a rezistkapablo, kies koncentriĝo en ĉirkaŭaĵo de urboj Bohumín kaj Hlučín estas aliloke nevidata. Interesa estas ankaŭ lokigo de kontraŭtankaj kanonoj en embrazurojn malproksimaj pli multe de la ŝirm-aloj, plejparte en la fuortoj de la I-a rezistkapablo.

Listo de objektoj[redakti | redakti fonton]

  • MO S-1
  • MO S-2
  • MO S-3
  • MO S-4
  • MO S-5
  • MO S-6
  • MO S-7
  • MO S-8
  • MO S-9
  • MO S-10
  • MO S-11
  • MO S-12
  • MO S-13
  • MO S-14
  • MO S-15
  • MO S-16
  • MO S-17
  • MO S-18
  • MO S-19
  • Konsisto de fuortaro U Orla
    • MO O S-20
    • MO-O-S 20a
    • MO-O-S 20b
    • MO-O-S 20c
    • MO-O-S 20d
    • MO-O-S 20e
  • MO S-21
  • MO S-22
  • MO S-23
  • MO S-24
  • MO S-25
  • MO S-26
  • MO S-27
  • MO S-28
  • MO S-29
  • MO S-30
  • MO S-31
  • MO S-32
  • MO S-33
  • MO S-34
  • MO S-35
  • MO S-36
  • MO S-37
  • Konsisto de fuortaro Smolkov
    • MO-Sm-S 38
    • MO-Sm-S 39
    • MO-Sm-S 40
    • MO-Sm-S 41
    • MO-Sm-S 42

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Esperanton estis tradukitaj jenaj libroj:

  • La fortikigado de OSTRAVA REGIONO en la jaroj 1935 ĝis 1938.
  • La desegnaĵaro de la pezaj fortikaĵoj de la sektoro Moravia Ostrava.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]